Prakseologio – teorio de lerta agado. Estas kampo de sciencesploroj pri ĉia cela agado de la homo.

Prakseologia ciklo redakti

  • Diagnozo (kolekto de faktoj)
  • Prognozo (antaŭvidado)
  • Planado kaj programado
  • Realigo
  • Pritakso de efektoj

Iniciatinto de prakseologio kiel koncepto rilate al la nomo mem kaj apartigita sciencokampo estis Alfred Espinas, kiu en 1890 en la artikolo Les origines de la technologie publikigita en la revuo Revue Philosophique de la France et de l'Etranger skribis: kaj jen la vorto “praktiko” sugestas la terminon “prakseologio” por determini sciencon pri “formoj plej ĝeneralaj kaj principoj plej altaj de la agado en la mondo de vivantaĵoj”.

Tasko de prakseologio estas serĉado de la plej vastaj ĝeneraligoj koncernantaj ĉiajn formojn de konscia kaj cela agado konsiderata pro lerteco; konstruado kaj pruvado de praktikaj indikoj, t. e. ordonoj kaj malpermesoj kune kun rekomendoj kaj avertoj rilatantaj al fortigo de lerteco kaj evitado de mallerto dum la agado; ellaborado de sistemo de nocioj necesaj aŭ siaspece taŭgaj por la konstruaĵoj; celado al kadrigo de ili en la dedukta sistemo kaj por formaligo de asertoj. Tasko de prakseologio estas i.a. scienca esplorado pri kondiĉoj de lerteco de agado. Pro tio ĝi okupiĝas pri tipologio de agoj lige kun esploro de iliaj sukcesoj kaj malsukcesoj.

Neceson utiligi prakseologion kiel metodon de ekonomiscienco montris Ludwig von Mises en sia verko Homa agado. Traktato pri ekonomio.

Gravan kontribuon en aplikado de prakseologio havis pola sciencisto kaj filozofo Tadeusz Kotarbiński, la aŭtoro de Traktato pri bona laboro (1955) kaj profesoro Witold Kieżun.

Bibliografio redakti

  • G.A. Selgin, Praxeology and Understanding: An Analysis of the Controversy in Austrian Economics. The Review of Austrian Economics, 2/1988, p. 19–58.
  • Tadeusz Kotarbiński, Praxiology: an introduction to the sciences of efficient action, Pergamon Press, 1965

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti