Praulo (el la esperantlingvaj afiksoj pra- kaj -ul-) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "individuo de kiu oni devenas, precipe tia apartenanta al malproksima generacio"[1]. Iuj kulturoj asignas apartan honoron kaj riverenco al prauloj, ambaŭ vivantoj kaj mortintoj, en kontrasto, iuj kulturoj pli orientitaj je juneca idealo montras malpli da honorigoj al pliaĝuloj. En aliaj, aparte tradicie religiaj, kulturaj kuntekstoj, la forpasintaj prapatroj estas adorataj kiel familiaj protektantoj kaj spiritoj.

Prapatro, laŭ ReVo, estas "malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ gento"[2].

Citaĵoj el la klasika esperantlingva literaturo redakti

 
 Inter liaj prauloj estis kaj pastroj kaj militistoj.[3] 
 
 La „natura“ amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono kaj neniel al tuta lando.[4] 
 
 Eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo socia kaj vivis izole en sia kaverno.[5] 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. baza difino de praulo en reta vortaro
  2. baza difino de prapatro en reta vortaro. Arkivita el la originalo je 2021-12-01. Alirita 2021-12-01.
  3. Dmitrij Cibulevskij: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj (Monato)
  4. Eŭgeno Lanti: Letero pri la kvazaŭaj „Aksiomoj
  5. Anton Ĉeĥov, en traduko de Miloš Lukáš: Enujulo Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine, La Nica Literatura Revuo, 3:1 (1957), paĝoj 26-39