Preĝejo Orsanmichele

La preĝejo Orsanmichele (aŭ "Legomĝardeno de Sankta Mikaelo") estas preĝejo lokita en la itala urbo Florenco. Ĝi estis konstruita sur la loko, kie etendiĝis la legomĝardeno de la monaĥejo San Michele, hodiaŭ malaperinta.

Enirejo

La preĝejo situas ĉe la Via Calzaiuoli de Florenco. La konstruaĵo origine servis kiel grajnvendejo : ĝi estis starigita en 1337 de Francesco Talenti, Neri di Fioravante kaj Benci di Cione. Ĝi estis aliformita en preĝejon inter 1380 kaj 1404. Tie longe kunveniĝis la potencaj gildoj de Florenco.