Preĝejo Sankta Mateo (Arenshausen)

La romkatolia Preĝejo Sankta Mateo (germane: Kirche St. Matthäus) troviĝas en Arenshausen en la Distrikto Eichsfeld de Germanujo.

Mateo-kirko en Arenshausen

Historio redakti

Dum la 15-a jarcento iĝis la unua mencio de kirko en Arenshausen. Meze de la 18-a jarcento aldonitis la kampanilo, en 1755 la iama navo.

En 1919 la fideluloj decidis novkonstruon de la kirko, kun escepto de la turo. Inaŭguro solena okazis en 1920. En la 28.6.1923 konsekris la kirkon lia episkopa moŝto Kaspar Klein el Paderborn.

Meblaro redakti

 
Interne dum la kristnaska tempo

En 1930 starigitis kaj konsekritis baroka ĉefaltaro. En 1969 dumrestaŭre ŝanĝitis la altarejo; ĉefaltaro kaj Mario-altaro forigitis kaj moderna altaro en direkto de la fideluloj (altare versus populum) instalitis. Konsekro ĝia estis en la 12.6.1971 fare de episkopo Hugo Aufderbeck. Krome la benkaro novigitis.

Orgeno redakti

La orgeno el la ateliero de Schönefeld el Stadtilm havas du klavarojn, unu pedalon kaj 17 sonantajn registrojn kun mekanikaj trenado klavara/registra. Ĝi financitis komplete fare de la komunumo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

51.3720889.946017