Preĝejo Sankta Mikaelo (Berg am Laim)

La preĝejo de Sankta Mikaelo en Berg am Laim estas iama ordena kaj nuna paroĥa preĝejo en (nuna) Munkeno. Ĝi estas unu el la plej gravaj kaj belaj preĝejoj de la urbo kaj estas konsiderata ĉefverko de rokoko en suda Germanio.

Vido de oriento

Historio redakti

Antaŭhistorio redakti

La anoj de la ordeno kaj de la arki-fratularo de Sankta Mikaelo, fonditaj en Berg am Laim, kunvenis por diservoj en la kapelo de la tiama kasteleto Josephsburg. La fratularo tiam estis tre konata kaj havis 100.000 membrojn en 50 filioj. Clemens August la 1-a, princo-elektisto kaj episkopo de Kolonjo kaj filo de Maximilian la 2-a Emanuel de Bavario, deziris, ke la ordeno havu vere pompan kaj reprezentivan preĝejon; tial li igis konstrui tian en sia senjorio (Hofmark) Berg am Laim, tiutempe ekster Munkeno. Eble la rivaleco al apuda Munkeno rolis en la elekto de la loko.

 
Fasado de la preĝejo

Konstruado redakti

La konstruado daŭris de 1737 ĝis 1751. En 1738 oni metis la fondoŝtonon. Por havi spacon oni detruis la mezan parton de kastelo Josephsburg; restis tamen la flankaj aloj.

La preĝejo estis intencata ne nur kiel baza preĝejo de la ordeno de Sankta Mikaelo kaj la arki-fratularo de Sankta Mikaelo, sed ankaŭ kiel kortega preĝejo. La konstruadon direktis Johann Michael Fischer, bavaria-princ-kolonja arĥitekto kaj konstruisto; lian nomon portas la placo antaŭ la preĝejo, la sola, kiun li konstruis. La abundan uzon de konko-ornamaĵoj eble influis François de Cuvilliés, kiu estis inspektoro de la konstruado.

La plafonajn pentraĵojn kaj stukaĵojn verkis Johann Baptist Zimmermann, kortega stukistoj kaj pentristo, en 1743 kaj 1744. La internon krome ornamas la altarego kun bildo de la arkianĝelo Mikaelo, de Johann Andreas Wolff, kaj lignotajlaĵoj de Ignaz Günther kaj Johann Baptist Straub.

La interna spaco estas klare dividita al tri partoj:

  • la komunumejo, por la anoj de la fratularo,
  • la ĥorejo, rezervita al la princo kaj la ordenaj kavaliroj,
  • la altarejo.

Plua evoluo redakti

Kiam en 1801 la princ-elektista episkopejo Kolonjo estis dissolvita, Berg am Laim iris sub la regadon de Bavario. Dum la sekularigo en 1802 la ordena hospico estis fermita; sed restis la ordeno kaj la fratularo. Por konservi la preĝejon, sed tamen redukti la influon de la ordeno, la bavara reĝo Maximilian la 1-a decidis en 1806, ke la preĝejo iĝu paroĥa preĝejo , anstataŭ la ĝistiama preĝejo de Sankta Stefano, kaj ke la paroĥestro oficu kiel estro de la fratularo. En la norda alo de la ordenaj konstruaĵoj oni instalis paroĥejan lernejon.

La 1-an de julio 1913 Berg am Laim iĝis kvartalo de Munkeno. La ordeno, jam en 1837 transformita al pro-merita ordeno, estis nuligita dum la revolucio de 1918. La fratularo ankoraŭ ekzistas, sub la gvido de la paroĥestro. La paroĥo estas la plej granda katolika komunumo de Munkeno, kun ĉ. 10.000 fideluloj.

Fine de la dua mondmilito, la 30-an de aprilo 1945, artilerio forte damaĝis la preĝejan navon, sed eblis baldaŭ ripari la damaĝon. Inter 1978 kaj 1982 okazis funda restaŭrado de la konstruaĵo. Pliaj riparoj ankoraŭ okazas kaj dumtempe malhelpis la ceremonian uzon de la preĝejo; la 1-an de oktobro 2006 ĝi estis remalfermita per sankta meso okaze de la festo de Sankta Mikaelo (29-a de septembro).

Ĉirkaŭaj stratoj redakti

Jenaj proksimaj stratoj kaj placoj ricevis nomojn rilatajn al la konstruado de la preĝejo:

  • La strateto, kiu kondukas de nordo al la preĝejo, portas la nomon de Clemens August la 1-a.
  • La placo antaŭ la preĝejo portas la nomon de Johann Michael Fischer.
  • La strato, kiu oriente preterpasas la preĝejon, nomiĝas laŭ Sankta Mikaelo.
  • La strato, kiu norde preterpasas la preĝejon, nomiĝas laŭ kastelo Josephsburg.

Eksteraj ligiloj redakti