Preĝejo Sankta Nikolao de Bari (Kvenko)

La Preĝejo Sankta Nikolao de Bari estas kirko situanta en la urbo Kvenko en Kastilio-Manĉo, Hispanio. Ŝajnas ke ĝi estis konstruita en la 15-a jarcento, kvankam la stilo ne similas al la aliaj konstruaĵoj tipe renesancaj de tiu jarcento. Ĝia origina strukturo konsistis el rektangula formo kun ŝtna absido, strukturo kiu pli proksimas al la romaniko. La preĝejo havas nur unu navon, dividita en tri kapelojn.