Preĝejo de la Sankta Spirito (Arundo)

La Preĝejo de la Sankta Spirito, hispane Iglesia del Espíritu Santo estas katolika preĝejo de Arundo (provinco Malago, Hispanio). La preĝejo troviĝas en unu el la antikvaj kvartaloj de la kaj estis konstruigita de la reĝo Fernando la Katolika sur moskeo. Ĝi estis dediĉita al la Sankta Spirito memore al la tago kiam la urbo estis forprenita de la muzulmanoj.

Preĝejo de la Sankta Spirito en Arundo.

Dum kelka tempo ĝi funkciis kiel la ĉefa preĝejo dum oni riparis la plejan preĝejon. Ĝia konstruado komenciĝis la 24an de majo 1485, la sama jaro de la konkero de Arundo sub la ordonoj de la Katolikaj Gereĝoj kaj finiĝis 20 jarojn poste (ĉirkaŭ 1505).