Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj (Konstantinopolo)

La Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj en Konstantinopolo (greklingve: Άγιοι Απόστολοι, Aghioi Apostoloj) estis la kirko plej alte konsiderata de la nova ĉefurbo ekde ĝia fondiĝo iniciate de Konstanteno la 1-a de la Romia Imperio. Tiu preĝejo de la ‘Sanktaj Apostoloj’, kun ĝia grekkruca plano, fariĝis la modelo por ĉiuj estontaj preĝejoj dediĉitaj al la apostoloj, kiel la Baziliko de la apostoloj de Gerasa (Jordanio) aŭ la Basilica apostolorum (baziliko de la Apostoloj) fondita de Sankta Ambrozio en Milano.

Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj
kristana preĝejo • pereinta konstruaĵo [+]

LandoBizanco
SituoKonstantinopolo
- koordinatoj41° 1′ 11″ N, 28° 56′ 59″ O (mapo)41.01972222222228.949722222222Koordinatoj: 41° 1′ 11″ N, 28° 56′ 59″ O (mapo)

Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj (Konstantinopolo) (Istanbulo)
Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj (Konstantinopolo) (Istanbulo)
DEC
Lokigo de Istanbulo en Turkio
Map
Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj
Vikimedia Komunejo:  Church of the Holy Apostles (Constantinople) [+]
vdr
Miniaturo de la Vatikana Kodekso 1162, opiniata reprezenti la preĝejon de la Sanktaj Apostoloj restrukturita de Justiniano la 1-a.

Historio redakti

Konstantena epoko redakti

La preĝejo estis konstruigita de Konstanteno imperiestro mem samtempe kun konstrukomenciĝo de la katedralo Sankta Sofia (Hagia Sofia); fakte, nur de la unua la imperiestro povis vidi ankaŭ la kompletigon. Konceptita kiel imperia maŭzoleo, ĝi estis konstruita en la plej alta punkto de la urbo ene de la muregzono, apud la Pordo Adrianopolo.

Ĝi estis rekonstruita epoke (6-a jarcento) de imperiestro Justiniano la 1-a, sekve radike refarita kiam ĝi estis aliigita al moskeo en la 15-a jarcento post la turka konkero de la urbo, kaj komplete renovigita en la 18-a jarcento, fine de la unua arkitekturo restas eĉ ne spuro.

La antikvaj konstantinepokaj fontoj ĝin priskribas kiel belegan konstruaĵon kaj spacoplenan, plane centran kaj enan de korto kun ekzedroj kaj fontanoj, ĉirkaŭitan de kolonita portiko. Malmulte fore, el korto oni povis aliri terman komplekson kaj veran kaj propran, kvankam duarangan, imperian rezidejon. En tiu ampleksa ĉirkaŭbaro, kiu laŭplane similis al la antikva marŝejo de la Baziliko de la Sankta Tombo de Jerusalemo, estis antaŭvidita la ricevado de la popolo; ĝi devintus komforti la tien deforan alvenanton dum la palaco devintus gastigi la estontajn imperiestrojn vizitantajn la maŭzoleon: ĉio estis antaŭaranĝita por transformi la lokon al pilgrimeja centro.

Ene de la amplekso troviĝis la tombo de Konstanteno kie la imperiestro mem dekretis ke oni ĉiutage celebru meson. Sur la parietoj estis prezentaj dek du stélai (cenotafoj) aŭ tomboslaboj memorigantaj la dek du apostolojn.

En 395 en ĝi estis entombigita la korpa restaĵo de Teodozio la 1-a.

En 479 ĝi fariĝis rifuĝo de Flavio Markiano, Prokopio Antemio kaj Romulo, filoj de Antemio imperiestro de Okcidento kiuj ekribelis kontraŭ Zenono imperiestro de Oriento, kaj estis arestitaj ene de la preĝejo.

La rekonstruo de Justiniano redakti

Dum la regnado de Justiniano, la preĝejo estis tute teren nivelita kaj rekonstruita kun eĉ pli vastaj dimensioj. Prokopio el Cezareo raportas kiel la konstruaĵo estis ordonita de Justiniano mem, dum Pseŭdo-Kodino atribuas la decidon al Teodora. La nova konstruaĵo, konsekrita la 28an de junio 550, montriĝis grekkruce kun kvin kupoloj, unu por unuopa branĉo plu la kvina centra; la okcidenta branĉo etendiĝis al la enirhalo. La altkonsideritaj relikvoj de Konstanteno kaj sanktuloj estis translokitaj en la nova preĝejo, dum Justiniano levigis maŭzoleon por si kaj sia familio ĉe la fundo de la norda branĉo.

Laŭlonge de pli ol sep cent jaroj la preĝejo de ‘Sanktaj Apostoloj’ estis la dua plej grava monumento en Konstantinopolo, post la Baziliko de Sankta Sofia. Sed, malsame ol tiu baziliko, tiu ĉi estis en la pulsa koro de la nova sektoro de la urbo, sur la granda arterio nomata “Mese”. Tio faris el la preĝejo ‘Sanktaj Apostoloj’ la porkulta establaĵo plej vizitata; multaj bizancaj imperiestroj kaj patriarkoj de Konstantinopolo tie estis entombigitaj.

Dum malalta mezepoko redakti

Unua disrabado okazis per iniciato de Venecio dum la kvara krucmilito (1204), kiam la imperiaj tomboj estis malfermitaj kaj juveloj kaj kolieroj estis ŝtelitaj. Rakontas kronikoj kiel la tombo de Heraklio de Bizanco estis disrabita kaj la imperia krono forportita kun la kadravaj haroj ankoraŭ algluitaj. Iuj el tiuj artaĵoj troviĝas ankoraŭ hodiaŭ en la trezoro de la Baziliko de Sankta Marko en Venecio.

Kiam imperiestro Mikaelo Paleologo reokupis la urbon establigis en ‘Sanktaj Apostoloj’ statuon de Ĉefanĝelo Mikaelo por memorigi sin mem kaj la eventon. Sed, iom post iom la preĝejo komencis esti preskaŭ forgesita sekvante la dekadencon de la Imperio kaj la malpliiĝo de civitanaro. Florenca Kristoforo Buondelmonti, raportante pri sia vizito al la preĝejo en 1420, parolas pri la malbonegajn kondiĉojn en kiuj jam estis la glora baziliko.

Post la otomana konkero de Konstantinopolo redakti

En 1453 Konstantinopolo estis konkerita de la otomanaj turkoj. ‘Sankta Sofia’ estis aliigita al Moskeo, dum la patriarka seĝo estis formetita, fare de Mehmedo la 2-a, ĉe la ‘Sanktaj Apostoloj’, kiuj do fariĝis la oficiala centro de la Ortodoksa Eklezio.

La zono ĉirkaŭe de la preĝejo baldaŭ estis koloniigita de turkoj, kiuj ne malfruis manifesti sian kontraŭecon al loko de kristana kulto ĝuste en zono tiom centra en la urbo. Por eviti kromajn malamikaĵojn, la Patriarko mem tiam decidis translokigi sian sidejon en la preĝejo ‘Pammakaristos’ en la kristana distrikto de “Phanar”.

Mehmedo la 2-a, anstataŭ moskeigi la preĝejon ‘Sanktaj Apostoloj’, decidis ĝin terenĵeti kaj rekonstrui lokon indan je la situo kiun ĝi okupis. La rezulto estis la moskeo Fatih (moskeo de la konkerinto), kie ankoraŭ hodiaŭ troviĝas la tombo de la unua sultano de Istanbul.

Ne restas dezegnaj priskribaĵoj de la baziliko de la ‘Sanktaj Apostoloj’ de la epoko de Konstantino la 1-a, kaj rilate al tiu de Justiniano la 1-a restas nur miniaturo en la vatikana kodekso 1162, krom kelkaj literaturaj priskriboj.

La unua baziliko fariĝis modelo por multaj sakralaj plancentraj konstruaĵoj en la mondo eŭropa kaj mediteranea; la dua baziliko (tiu de Justiniano) eble estis la modelo por la Baziliko de Sankta Marko en Venecio kaj por Katedralo de Périgueux en Francio.

La relikvoj kultitaj en la ‘Sanktaj Apostoloj’ redakti

La relikvoj plej konsideritaj en la preĝejo estis la kranioj de Sankta Andreo kaj de Sankta Luko kaj Sankta Timoteo, korpaj restaĵoj de Johano Krizostomo kaj de diversaj Patroj de la Eklezio, sanktuloj kaj martiroj. Krome tie estis konservitaj la tieldirita “kolono de la skurĝado”, al kiu oni kredis ke estintus ligita Jesuo.[1]

La preĝeio havis ankaŭ ekstraordinaran doton de oraj kaj arĝentaj kaj ŝtonjuvelaj ornamaĵoj laŭjarcente donacitaj de fideluloj.

Tomboj en ‘Sanktaj Apostoloj’ redakti

Bibliografio redakti

  • Ken Dark and Ferudun Özgümüş, New Evidence for the Byzantine Church of the Holy Apostles from Fatih Camii, Istanbul, in Oxford Journal of Archaeology, 21 (2002), pp. 393-413
  • Glanville Downey, The Tombs of the Byzantine Emperors in the Church of the Holy Apostles in Constantinople, in Journal of Hellenic Studies, 79 (1959), pp. 27-51
  • Ann Wharton Epstein, The Rebuilding and Decoration of the Holy Apostles in Constantinople: A Reconsideration, in Greek, Roman and Byzantine Studies, 23 (1982), 79-92
  • Jonathan Harris, Constantinople: Capital of Byzantium (Hambledon/Continuum, 2007). ISBN 978 1847251794

Referencoj redakti

  1. Alia “kolono de la skurĝado” troviĝas en Romo, nome en la Baziliko de Sankta Prasedo!

Eksteraj ligiloj redakti