Preĝejo de la Tuko

La Preĝejo de la Tuko de la Dipatrino (ruse Церковь Ризоположения Пресвятой Богородицы) estas rusortodoksa preĝejo situanta ĉe la Placo de la Katedraloj en la Kremlo de Moskvo, Rusio. Ĝi estis ekkonstruita en 1484 fare de la arkitektoj de Pskovo, la sama grupo de arkitektoj kiuj konstruis la apudan Katedralo de la Anunciacio.

Preĝejo de la Tuko
ortodoksa preĝejo • rekonilo [+]

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 3″ N, 37° 36′ 59″ O (mapo)55.75080637.616358Koordinatoj: 55° 45′ 3″ N, 37° 36′ 59″ O (mapo)

StiloRusa

Estiĝo1450
konsekro1845

Preĝejo de la Tuko (Eŭropa Ruslando)
Preĝejo de la Tuko (Eŭropa Ruslando)
DEC
Preĝejo de la Tuko
Preĝejo de la Tuko
Lokigo de Eŭropa Ruslando en Rusio

Preĝejo de la Tuko (Moskvo)
Preĝejo de la Tuko (Moskvo)
DEC
Preĝejo de la Tuko
Preĝejo de la Tuko
Map
Preĝejo de la Tuko

Vikimedia Komunejo:  Church of the Deposition of the Robe (Moscow) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Preĝejo de la Tuko

La preĝejo estis konstruita sur la loko de antaŭa preĝejo, konstruita de Jonaso Metropolito de Moskvo en 1451. La nomo de la preĝejo, ricevas plurajn tradukojn kiel ekzemple Preĝejo de la Robo de la Virgulino, Preĝejo de la Tuko de la Sankta Virgulino, Preĝejo de la Vualo aŭ simple Preĝejo de la Deponejo. Laudire, temas pri kristana festo kiu devenas de la 5-a jarcento, kiu festas la tukon aŭ robon de la Virgulino Maria, transportita de Palestino al Konstantinopolo, kie ĝi protektis la urbon kontraŭ la konkerantoj. Ekzemple, tradicio rakontas ke dum la Rus-Bizanca Milito en 860 la patriarko metis la robon de la Virgulino sur la maron, kaj ĝi kaŭzis ŝtormon kiu detruis la invadantajn rusajn ŝipojn.

Komence, la preĝejo funkciis kiel la privata kapelo de la Patriarko de Moskvo, sed dum la duono de la 17-a jarcento ĝi estis transprenita de la rusa reĝa familio. La preĝejo estis grave damaĝita pro fajro en 1737. Hodiaŭ ĝi gastigas ekspozicion pri lignoskulptaĵoj de la 14-a ĝis la 19-a jarcento.