Preĝejoj surŝtone ĉizitaj de Lalibelo

La preĝejoj surŝtone ĉizitaj de Lalibelo, deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1978, temas pri aro de antikvaj preĝejoj ĉizitaj sur la ruĝa bazalta roko de la montetoj de la monaĥa urbo Lalibelo, en Etiopio.

Preĝejoj surŝtone ĉizitaj de Lalibelo
aro de konstruaĵoj • grupo [+]
Koordinatoj12° 1′ 46″ N, 39° 2′ 26″ O (mapo)12.0293539.04042Koordinatoj: 12° 1′ 46″ N, 39° 2′ 26″ O (mapo)
Map
Preĝejoj surŝtone ĉizitaj de Lalibelo
Vikimedia Komunejo:  Rock-Hewn Churches, Lalibela [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Preĝejo Biet Giyorgis
Lando  Etiopio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii
Fonto 18
Regiono** Afriko
Geografia situo 12° 1′ 46″ N, 39° 2′ 26″ O (mapo)12.02936111111139.040416666667
Registra historio
Registrado 1978  (2-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Etiopio

Preĝejoj surŝtone ĉizitaj de Lalibelo (Etiopio)
Preĝejoj surŝtone ĉizitaj de Lalibelo (Etiopio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La monumenta komplekso konsistas el la ĉefa aro de malmultaj spuroj de la Dinastio Zaguo, de kiu Lalibelo estis la ĉefurbo.

Kvar el la preĝejoj estas disaj; la ceteraj estas kunigitaj al ĉefa roko, pere de muro aŭ tegmento.

Norde troviĝas la preĝejoj Biet Medhani Alem (Domo de la Savinto de la Mondo), Biet Mariam (Domo de Maria), Biet Mascal (Domo de la Kruco), Biet Denagel (Domo de la Martiraj Virgulinoj), Biet Golgotha (Domo de Golgoto) kaj Biet Mikael (Domo de Sankta Mikaelo); sudoriente, Biet Amanuel (Domo de Emanuelo), Biet Mercoreos, Biet Abba Libanos, Biet Gabriel Rafael (Domo de Gabrielo kaj Rafaelo) kaj Biet Lehem. Dise de la aliaj, okcidente troviĝas Biet Ghiorgis (Domo de Sankta Georgo), la plej bone konservita.

Kvankam la dato pri la konstruado de la preĝejoj ne estas ekzakte establita, oni pensas ke la plejparto estis konstruita dum la regado de Gebra Maskal Lalibela, ĉirkaŭ 1200. Biet Mariam ebla estas la plej antikva.