La preĝejovimplo estas flago ĉe la brita kaj nederlanda mararmeoj, kiu indikas, ke okazas diservo sur la ŝipo. Okulfrape estas, ke la flago ŝajnas esti kombinaĵo de la angla kaj la nederlanda flagoj. La flago originas de la deksepadekoka jarcento. La uzado de la flago estas menciita en dokumentoj el la jaro 1778, kaj estas indikoj, ke ekde 1661 ĉe la brita kaj nederlanda mararmeoj oni hisis preĝejovimplon. La aspekto de tiu flago tamen estas necerta.

Preĝejovimplo

Vidu ankaŭ redakti