Prebendo (el la latina vorto praebenda), (germane „Kommende“ - laŭ la latina: commendare, konfidirekomendi) estas origine plenumenda eklezia ofico kompensata per enspezoj el monaĥejaj aŭ ordenaj bienoj kaj ankaŭ signifas la teritorion el kiu tiuj enspezoj venas. En posta signifo tiu estas la transpago de enspezoj sen plenumado de iu ofica agado. Prebendojn ofte ricevis kardinaloj, episkopoj kaj abatoj, precipe en Italio, Hispanio kaj Francio. Ĉar la prebend-havantoj plejofte ne multe prizorgis la klerikalan staton de siaj prebendoj, la monaĥejoj ofte kadukiĝis. La prebendo-sistemo tiel iĝis kadukiĝ-fenomeno, kiun oni renkontas en la reformacia polemiko de la 16-a jarcento. Tamen ekzistis ankaŭ prebendabatejoj, kiuj mastrumis normalan ordenan vivon.

La ‘‘Gillhof‘‘ en Kirchhain, prebendo de la Germana Ordeno.

Antaŭ ĉio klerikaj kavaliraj ordenoj posedis tiajn establaĵojn (ekzemple monaĥejoj de la ordenaj kavaliroj kaj pastroj) kiel administraj unuoj, kiuj substaris t.n. komturon (prebendestro; mezlatine: commendator, komandanto). La komturo praktikis ĉiujn kompetentecojn kaj substaris la landan komturon. Pluraj prebendoj estis kunigitaj en ordenprovincoj.

Figurasence oni analoge uzas la terminon parolante pri nuntempa politiko kaj socio en la senco de "posteno aŭ tasko ne aŭ nur formale plenumita, sed fakte nur finance eluzita", ekzemple "ŝtata prebendo", "partia prebendo", "politika prebendo" ktp.

Literaturo redakti

  • Meuthen Erich, Zum spätmittelalterlichen Kommendenwesen. In: L. Kery, D. Lohrmann, H. Müller (Hgg.), Licet preter solitum. Ludwig Falkenstein zum 65. Geburtstag, Aachen 1998, S. 241-264.
  • Stutz Ulrich, Geschichte des kirchlichen Benefizialwesens von seinen Anfängen bis auf die Zeit Alexanders III., Aalen 1961 (2. Auflage).