General Atomics MQ-1 Predator

(Alidirektita el Predator)
Predator estis ankaŭ filmo kun Arnold Schwarzenegger

La General Atomics MQ-1 Predator (Predokaptanto) estas senpilota aviadilo, evoluigita fare de General Atomics Aeronautical Systems Incorporated por Usona aerarmeo. La norma homekipo por kompleta sistemo kun kvar aviadiloj konsistas el 82 homoj por 24-hora engaĝiĝo (ili deĵoras surtere en alternoj). Por la flugo necesas unu stiristo kaj du sensilaj operatoroj (aŭ manipulistoj).

La RQ-1 Predator-spavo de la usona aerarmeo flugas super la oceano, flanka foto

La direktado okazas en tera bazo, kiu havas kontakton kun Predator en 6,25-metra-Ku-kanala satela kontakto kaj C-kanala-radio.

Tiu ĉi spavo estas ekipita per kameraoj por taga kaj nokta vido per infraruĝo kaj radaro.

RQ-1 Predator redakti

Ĝi servas por aŭ gvati aŭ skolti.

MQ-1 Predator redakti

M signifas la multflankan uzon. Tiu ĉi tipo uzeblas por gvatado kaj batalo.

Ekde 1995 ĝi surhavis multespektran celsistemon, kun 2 kunportitaj AGM-114 Hellfire (kontraŭ-tankaj misiloj kun lasera gvido) por ekpafi.

Teknikaĵoj redakti

 
Motoro: kvarcilindra motoro "Rotax 914" kun povumo de 101 ĈP (75 kW)
Longo: 8,22 m (27 futoj)
Alto: 2,10 m
Malplena maso: 512 kg
Maks. starta maso: 1020 kg
Utila ŝarĝo: 204 kg
Enverguro: 14,8 m
Rapideco: Averaĝa rapideco 70 nodoj (marmejloj en horo; = 130 km/h), ĝis 135 mejloj/horo (215 km/h)
Flugkapablo: ĝis 400 marmejloj (740 km)
Flugalto: ĝis 7620 m (25.000 futoj)
sistemkostoj: 40 milionoj da US-$ (1997)
Lasta uzo: jaro 2016

Eksteraj ligiloj redakti