Prefera komerca areo

La Prefera komerca areo estas komerca bloko, kiu donas preferan aliron por certaj produktoj de certaj landoj. Ĝi signifas (ne komplete) reduktitan tarifon. Ekzemplo pri tio estas la prefera komerca areo inter EU kaj la ACP-landoj. Prefera komerca areo establiĝas per komerca pakto. Oni povas trakti ĝin kiel la plej simplan formon de la ekonomia integriĝo.