Preiļi

urbo en Latvio


Preiļi (latve, germane historie ankaŭ Prely) estas urbo en la historia regiono Latgalio de Latvio. Ĝi situas 204 kilometrojn sudoriente de la nacia ĉefurbo Rigo kaj 55 kilometrojn norde de Daugavpils. Dum la jaro 2004 ĝi havis 8.605 loĝantojn kaj estas la centro de samnoma distrikto. Tra la urbo fluas la rivereto Preiļupe.

Preiļi
urba komunumo en Latvio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Latgalio
Distrikto Preiļu rajons
Urborajto ekde 1928
Poŝtkodo LV-5301
Telefonkodo (+371) 53
Kodo laŭ ISO LV-073
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 952  (2023) [+]
Loĝdenso 1 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 18′ N, 26° 43′ O (mapo)56.29416666666726.724722222222Koordinatoj: 56° 18′ N, 26° 43′ O (mapo) [+]
Areo 5,24 km² ( 524 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Preiļi (Latvio)
Preiļi (Latvio)
DEC
Preiļi
Preiļi
Situo de Preiļi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Preiļi [+]
vdr

Historio redakti

Preiļi estas inter la plej malnovaj loĝlokoj en Latvio[1]. Ĝi unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1250. Dum la jaro 1897 la loĝloko havis 2104 loĝantojn. Formalajn urbajn rajtojn Preiļi havas ekde la jaro 1928. Dum la jaro 1935 estis 1662 loĝantoj en Preiļi, el kiuj 51 procentoj estis judoj. Post la Dua Mondmilito, restis malpli ol 1000. Dum la epoko de Sovetunio oni alportis multajn laboristojn el Rusio kaj Belorusio al la urbo, tiel ke la enloĝantaro kreskis ĝis 9421 dum la jaro 1989.

Loĝantoj redakti

La urbo dum la jaro 1999 havis loĝantojn de la sekvaj naciecoj:

  1. latvoj (54,4 %);
  2. rusoj (39,6 %);
  3. poloj (1,9 %);
  4. belorusoj (1,5 %);
  5. ciganoj (1,2 %).

Alilingvaj nomoj redakti

Alilingvaj variaĵoj de la urba nomo estas

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Preiļu novads > Vēsture ("Historio") - paĝo latva. Arkivita el la originalo je 2008-05-17. Alirita 2008-08-30.

Eksteraj ligiloj redakti