Prembutono estas risorta meĥanismo, kies du partoj estas surkudritaj aŭ fiksitaj sur ĉiu el la du kunfiksotaj parto de vesto aŭ alia aĵo. Ĝi konsistas el du malgrandaj rondaj metalpecoj, kies unu havas kavon, la dua malkavon aŭ kapon, kaj kiu fermiĝas per simpla premo.

Malfermita prembutono
Fermitaj prembutonoj, bone videblas la risorto

Prembutonon inventis en la jaro 1885 Heribert Bauer en Pforzheim, Germanio. Oni kreis ĝin ĉefe por viraj kalsonoj.

En 1903 Hans Prym plibonigis la prembutonon aldonante risorton en la supran parton (malantaŭ la kavon), kiu ege faciligis fermadon kaj malfermadon de la butono.

Vidu ankaŭ redakti