La Premio Adonáis de Poezio estas ĉiujara literatura premio en Hispanio kiun organizas la Eldonejo RIALP kaj atribuas al poemaro neeldonita verkita en hispana.

Premio Adonais
literaturpremio
Lando Hispanio
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Ĝi estis kreata en 1943 (unu jaron antaŭ la Premio Nadal), kaj ricevas nomon de la samnoma kolekto kiu, en la eldonejo Biblioteca Hispánica, direktis Juan Guerrero Ruiz, granda amiko de Juan Ramón Jiménez kaj de José Luis Cano kiu direktis la kolekton dum pli da dudek jaroj. En 1946 ĝi pasis al manoj de Eldonejo RIALP, kiu pluhavis ĝin ĝis hodiaŭ, kiam la kolekto jam superis la sescent poemarojn.

Inter la ĉefaj gajnintoj menciindas José Hierro, José García Nieto, José Ángel Valente kaj Claudio Rodríguez. Kaj inter modernaj figuroj de la hispana literaturo ricevis tiun premion Félix Grande kaj Blanca Andreu. Ne ĉiam ricevis tiun premion hispanoj, sed ankaŭ kelkajn fojojn verkistoj el Hispanameriko.