La premio Bambi de la amaskomunikila konzerno Hubert Burda Media atribuiĝas ĉiujare por aktoroj kaj aliaj profesiuloj de televidaj kaj kinejaj filmoj kaj de iuj pliaj amaskomunikiloj. La trofea statueto havas la formon de cervido. Laŭ la organizantoj la premio honorigu "personojn kun vizioj kaj aparta kreivo, kiuj aparte emocie tuŝis kaj entuziasmigis la germanan publikon en la koncerna jaro".[1] La ĵurio konsistas el la konzerna gvidanto, Hubert Burda kaj el ĉiuj ĉefredaktoroj de la konzerno.

Premio Bambi
premio pri televido • kina premio
Nomita laŭ Bambi
Organizanto Hubert Burda Media Holding
Lando Germanio
Fondita en 1948
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Trofea statuo en la celebraĵo de 2013 en Berlino

Historio redakti

La premio Bambi en 1948 instaliĝis per la eldonisto Karl Fritz de la periodaĵo Film- und Moderevue, publikigita en Karlsruhe, kaj do estas la plej malnova amaskomunikila premio de Germanio. La unuaj premiitoj estis la aktoroj Jean Marais kaj Marika Rökk, kaj la reĝisoro Kurt Maetzig. Lia filmo Ehe im Schatten ("geedzeco en ombro", 1947) tiujare elektiĝis kiel plej bona germana filmo.

Laŭ asertoj de la tiutempe kvarjara filino de Marika Rökk estis ŝi, kiu donis la nomon al la premio: Kiam ŝi vidis kiel panjo ricevis la premion, ŝi diris "Ho, tio aspektas kvazaŭ Bambi. Neklaras ĉu la kvarjarulino estis inspirita per la infanlibro Bambi, vivo en la arbaro pri cervido de la verkisto Felix Salten aŭ per la samnoma animacia kineja filmo Bambi el la jaro 1942 de Walt Disney. Ĉiukaze la en sia unua jaro sennome atribuita premio ekde la 1949 oficiale ricevis la nomon „Bambi“.

La trofeo komence estis el blanka ceramikaĵo, ekde 1958 ĝi estas el orumita bronzo. Rekordaj premiitoj estas Heinz Rühmann (12 premioj), Peter Alexander, O. W. Fischer kaj Johannes Heesters (po 10 premioj), Sophia Loren (9) kaj Maria Schell (8).

Ekde la jaro 1962 Franz Burda, amiko kaj komerca partnero de Karl Fritz, kaj lia konzerno disdonas la premion, kaj poste ties filo Hubert Burda transprenis la premian kunordigon.

 
Franz Beckenbauer en 1990 honoriĝis per la premio Bambi en kategorio "sporto".

Premiitoj ekde la jaro 2006 redakti

Premiitoj en 2006 redakti

En la 58-a premia celebraĵo la 30-an de novembro 2007 en la urbo Stutgarto atribuiĝis premioj en la sekvaj kategorioj:

Premiitoj en 2007 redakti

En la 59-a premia celebraĵo la 29-an de novembro 2007 en la urbo Düsseldorf atribuiĝis premioj en la sekvaj kategorioj:

Premiitoj en 2008 redakti

En la 60-a premia celebraĵo la 27-an de novembro 2008 en la urbo Offenburg atribuiĝis premioj en la sekvaj kategorioj:

Premiitoj en 2009 redakti

En la 61-a premia celebraĵo la 26-an de novembro 2009 en la urbo Potsdam atribuiĝis premioj en la sekvaj kategorioj:

Premiitoj en 2010 redakti

Premiitoj en 2011 redakti

En la 63-a premia celebraĵo en novembro 2011 en la urbo Wiesbaden atribuiĝis premioj en la sekvaj kategorioj:

  • filmo internacie: Gwyneth Paltrow pro la filmo Shakespeare in Love
  • filmo nacie: Simon Verhoeven pro la filmo Männerherzen … und die ganz ganz große Liebe
  • aktoro nacie: Matthias Brandt pro la televida serio Polizeiruf 110
  • aktorino nacie: Jeanette Hain pro la filmo Poll
  • popmuziko internacie: Lady Gaga
  • Entertainment: Justin Bieber
  • tutviva verkaĵo: Ruth Maria Kubitschek
  • "reveno de la jaro": muzika grupo Rosenstolz (kanto Wir sind am Leben)
  • Silentaj herooj: Stefan Bruhn, Birgit Matschin, Leines Gaworski
  • Nova stelulo: kantisto Tim Bendzko (kanto Nur noch kurz die Welt retten)
  • Premio "nia tero": Ric O’Barry (protektanto de delfenoj kaj trejnisto de delfenoj de la televida serio „Flipper“)
  • "jarmila premio": Helmut Schmidt
  • televida evento de la jaro: Thomas Gottschalk, televida spektaklo Wetten, dass..? – Mallorca
  • interkultura integrigo: Bushido
  • spektantara premio de plurparta televida filmo de la jaro: Der Mann mit dem Fagott
  • aparta talento: Sarah Pisek, blinda kantistino
  • honora premio: Johannes Heesters
  • aparta premio de la ĵurio: Ralf Rönckendorf, germana soldato en Afganio, reprezente de ĉiuj neafganaj soldatoj en Afganio

Premiitoj en 2012 redakti

En la 64-a premia celebraĵo la 22-an de novembro 2012 en la urbo Düsseldorf atribuiĝis premioj en la sekvaj kategorioj:

Premiitoj en 2013 redakti

En la 65-a premia celebraĵo la 14-an de novembro 2013 en la urbo Berlino atribuiĝis premioj en la sekvaj kategorioj:

Referencoj redakti