La Premio Booker [buker] (angle Booker Prize; formale, Booker McConnell Prize, 1968-2002, kaj Man Booker Prize, 2002-2019, poste ankaŭ International Booker Prize) estas la plej grava brita literaturpremio, kaj unu el la plej prestiĝaj premioj por literaturo.

Premio Booker
literaturpremio
Nomita laŭ Booker Group
Objekto 50.000 GBP
Priskribo premio pri anglalingva romano
Organizanto Booker Prize Foundation • Man Group
Sidejo Londono
Lando  Britio
Fondita en 1969
En TTT http://www.thebookerprizes.com/
vdr

Ekde la jaro 1969 ĝi estas disdonata por elstara romano verkita en angla lingvo.

Antaŭe la premio estas donita al verkistoj de la Brita Ŝtatkomunumo, Irlando kaj Zimbabvo. Aktuale ekde 2013, la premion ricevas iu ajn kiu verkas en la angla, kondiĉe ke la premiita libro estas publikigita en la Unuiĝinta ReĝlandoIrlando.

Internacia Booker-Premio redakti

Ekde junio 2005, oni unuafoje disdonis la Internacian Booker-Premion (angle: International Booker Prize) por honorigi verkistoj de la tuta mondo kies verko estas en la angla aŭ tradukita al la angla lingvo. Ĝi estis aljuĝita ĉiun duan jaron ĝis 2015, poste ĉiujare. La unua premiito estis la albana verkisto Ismail Kadare.

La fakto mem, ke verkisto estas nomumita por tiu ĉi premio, estas prestiĝa honorigo. Krom la honoro kaj prestiĝo, la gajninto ankaŭ ricevas sumon de 50.000 £.

Listo de la premiitoj redakti

Gajnintoj de la International Booker Prize redakti