La premo de radiado estas la premo ekzercita al surfaco eksponita al elektromagneta ondo. Tiu efiko estis teorie deduktita de James Clerk Maxwell en 1871 kaj estis eksperimente konstatita de Pjotr Lebedev en 1900, kaj poste de Ernest Fox Nichols kaj Gordon Hull en 1901.

Oni povas montri per la teorio pri elektromagnetismo, kvantuma mekanikotermodinamiko, ke la premo sur surfaco eksponita al uniforma radiado estas 1/3 de la totala energio radiata por unueco de volumeno. Al la temperaturo de akva bolpunkto (373,15 K), tiu premo valoras 5 mikropaskaloj (5 μPa aŭ 5 x 10−6 Pa) au unu dudek-miliardono de atmosfera premo.

Kvankam febla, tiu premo kapablas efiki sur malpezaj partikolj, post longa tempo, aŭ kiam la radiado estas intensega (radiadoj de potenca laserojsteloj); ekzemple, en Suno la premo de radiado estas ĉirkaŭ 10 terapaskaloj (1013 Pa aŭ cent-milionoble la atmosfera premo).

En astrofiziko, la premo de radiado ludas gravan rolon en la dinamiko de la steloj kaj de la interstelaj nuboj. La " kurba vosto" de la kometoj estas ŝuldata al la premo de la suna lumo sur polveroj ellasitaj de la kometa kerno.