Prerialo (france Prairial) estas la nomo de la naŭa monato de la franca respublika kalendaro, la tria de la printempo sezono, kiu komenciĝas la 20-an21-an de majo kaj finiĝas la 18-an19-an de junio, laŭ la jaro. Ĝi proksimume koincidas kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Ĝemeloj. La nomo venas de la franca vorto prairie, kio signifas herbejo, pratoprerio.

Alegorio, nekonata aŭtoro