Presila kartoĉo estas anstataŭigebla parto de inkŝprucigalasera presilo, entenanta la inkon kiu estas disvastigata sur la papero dum presado.

Du kartoĉoj en presilo

Ĉiu kartoĉo enhavas unu aŭ plurajn inkrezervujojn, elektronikajn kontaktojn kaj blaton kiu komunikas kun la presilo.

Kiel funkcias redakti

Ene de ĉiu subparto de la kartoĉo estas maldika metala plato. Kiam la presilo sendas signalon, eta kurento fluas tra la pleteto kaj varmigas ĝin. La inko kiu ĉirkaŭas la varmigitan platon estas gasigata. Pro tio, la tuta volumeno de la inko superas tiun de la kartoĉo. Gluto da inko falas el la kartoĉo sur la paperon. Tiu ĉi proceso okazas dum kelkaj milisekundoj.

Variantoj redakti

  • Ĝenerale du apartaj kartoĉoj estas metitaj en la presilo: unu enhavente nigran inkon kaj unu enhavente la tri primaraj koloroj.
  • Alternative, ĉiu primara koloro havas propran kartoĉon.
  • Kelkaj kartoĉoj estas speciale desegnitaj por presi fotojn.
  • Ĉiuj produktantoj de presiloj produktas propran specon de kartoĉoj. Kartoĉoj por malsamaj povas esti nekunigeblaj - ĉu aparate, ĉu programe.
  • Pro tiu ke anstataŭaj kartoĉoj de la originalaj produktanto de la presilo ofte estas tre multekostaj, kelkaj produktantoj produktas kongruajn kartoĉojn, kiuj povas servi kiel pli malmultekostaj anstataŭaĵoj.
  • En kelkaj kartoĉoj la preskapo estas integrita (la plimulto de Hewlett-Packard presiloj uzas tiun sistemon). Ĝenerale tiuj estas pli multekostaj, sed la presiloj estas malpli multekostaj. Ĉe aliaj la preskapo ne estas integrita (ekzemple ĉe la plimulto de Epson presiloj). Tiuj kartoĉoj estas pli malmultekostaj, sed la presiloj pli multekostaj.

Aliaj informoj redakti

Kartoĉoj ĝenerale estas tre multekostaj, la prezo de nova kartoĉo per gramo da inko superas tiun de pura oro. Alternativo estas uzo de kontinua inko sistemo, kiu uzas neinternaj inkrezervujojn.

Ofte kartoĉoj povas esti replenigataj kaj reuzataj. Tio estas multe pli malmultekosta, kaj tuta industrio kreskis ĉirkaŭ tiu ideo.