Prezidanto de UEA

listo de iamaj kaj aktuala prezidantoj de UEA
(Alidirektita el Prezidantoj de UEA)

La Prezidanto de UEA estas la plej alta reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj estrarano.

Historio redakti

Komence la Prezidanto de UEA estris la Komitaton, ĉar ankoraŭ ne ekzistis divido inter Estraro kaj Komitato (nur ekde 1920). Ĝenerale la funkcio de prezidanto dum la jardekoj ne ŝanĝiĝis. Dependas de la karaktero kaj tempo de prezidanto kiel li aŭ ŝi kunlaboras kun la aliaj estraranoj kaj la Ĝenerala Direktoro. La praktika gvido de la Asocio okazas laŭ la korespondado inter prezidanto kaj ĝenerala direktoro. Laŭ la planoj de Ivo Lapenna (1955), la prezidanto havu pli reprezentan funkcion, dum la ĉiutagan laboron lian faru la ĝenerala sekretario. Sed tio estis realigita nur dum la tempo kiam Lapenna mem estis ĝenerala sekretario (1955-1964).

Necesas distingi ĉe tiu ĉi listo inter la prezidantoj de UEA kaj tiu de Internacia Esperanto-Ligo, sed ĉar la sola IEL-prezidanto (Louis Bastien) estis antaŭe UEA-prezidanto, tio aperas ĉi tie integrita en la ĝeneralan liston.

Grandaj figuroj
 
Hector Hodler
 
Portretoj de la prezidintoj de UEA en la Centra Oficejo en Roterdamo

Sinsekvo redakti

Mark FettesProbal DasguptaRenato CorsettiKeppel EnderbyLee Chong-YeongJohn C. WellsGrégoire MaertensHumphrey TonkinIvo LapennaYagi HideoHarry HolmesGiorgio CanutoErnfrid MalmgrenHans Hermann KürsteinerKarl Max LinigerLouis BastienEdmond PrivatEduard StettlerHector HodlerHarold Bolingbroke MudieLudoviko Lazaro ZamenhofHonora prezidanto de UEAĜeneva UEAInternacia Esperanto-LigoUEA

Svisa kaj brita periodoj redakti

 
 
Harold Bolingbroke Mudie
1880-1916
Angla borsisto,
unua prezidanto de UEA
UEA-P: 1908-16
4 lingvoj
 
 
Hector Hodler
1887-1920
Svisa ĵurnalisto,
ĉefredaktoro de Revuo Esperanto
UEA-P: 1919-20
8 lingvoj
 
 
Eduard Stettler
1880-1940
Svisa juristo,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1920-24 1928-34
3 lingvoj
 
 
Edmond Privat
1889-1962
Svisa universitata profesoro, ĵurnalisto,
E-verkisto
UEA-P: 1924-28
8 lingvoj
 
 
Louis Bastien
1869-1961
Franca generalo,
prezidanto de UEA kaj IL
UEA-P: 1934-36 1936-47
3 lingvoj
 
Dosiero:Karl Max Liniger.jpg
Karl Max Liniger
????-1965
Svisa
prezidanto de UEA
UEA-P: 1936-41
2 lingvoj
 
 
Hans Hermann Kürsteiner
1885-1968
Svisa komercisto,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1941-47
2 lingvoj
 
 
Ernfrid Malmgren
1899-1970
Sveda instruisto,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1947-56
2 lingvoj

Svisa periodo redakti

  • 1916-1919: (vakis)

Ĝeneva UEA redakti

Brita periodo redakti

Internacia Esperanto-Ligo redakti

Reunigita UEA redakti

Nederlanda periodo redakti

 
Dosiero:1960-revesp-dec-canuto.jpg
Giorgio Canuto
1897-1960
Itala universitata profesoro de jurmedicino
prezidanto de UEA
UEA-P: 1956-60
2 lingvoj
 
 
Harry W. Holmes
1896-1986
Brita ŝtatoficisto,
vicprezidanto de UEA
UEA-P: 1960-62 1964
4 lingvoj
 
 
Yagi Hideo
1899-1964
Japana ginekologo,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1962-64
2 lingvoj
 
 
Ivo Lapenna
1909-1987
Jugoslava juristo, profesoro,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1964-74
8 lingvoj
 
 
Humphrey Tonkin
1939-
Brita/ usona profesoro,
prezidanto de TEJO kaj UEA
UEA-P: 1974-80 1986-89
6 lingvoj
 
 
Grégoire Maertens
1924-
Belga financisto,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1980-86
3 lingvoj
 
 
John C. Wells
1939-
Brita vortaristo kaj profesoro pri fonetiko,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1989-95
6 lingvoj
 
 
Lee Chong-Yeong
1932-2008
Korea ekonomikisto,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1995-98
1 lingvo
 
 
Keppel Enderby
1926-
Aŭstralia politikisto,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1998-2001
EdlJ 1999
2 lingvoj
 
 
Renato Corsetti
1941-
Itala lingvisto,
prezidanto de UEA
UEA-P: 2001-07
9 lingvoj
 
 
Probal Dasgupta
1953-
Barata leksika esploristo,
prezidanto de UEA
UEA-P: 2007-13
8 lingvoj
 
 
Mark Fettes
1961-
Kanada/ Usona universitata profesoro pri edukado
prezidanto de UEA
UEA-P: 2013-
3 lingvoj

Referencoj redakti

  1. Laŭ Esperanto, 1940, majo-julio, p. 39: Oficiala Informilo 5 (1940).

Vidu ankaŭ redakti