Prezidenta baloto de 2013 en Malio

La Prezidenta baloto de 2013 estis fiksita en Malio por julio kiel finigo de la politika konflikto post puĉo kaj milito kontraŭ la nordaj separatismaj islamistoj, kio finiĝis danke al interveno de trupoj el Francio. Sen grava incidento finiĝis la 11a de aŭgusto la dua fazo de la prezidenta balotado, kies rezultoj estas konotaj lunde vespere. La du oponantoj estis eksa ĉefministro Ibrahim Boubacar Keïta kaj eksa ministro pri financoj Soumaïla Cissé. La 12-an de aŭgusto Soumaïla Cissé oficiale agnoskis sian malsukceson en la prezidenta baloto de 2013 en Malio. Do fariĝis Ibrahim Boubacar Keïta la nova prezidanto de la lando.