Prezidenta baloto de 2013 en Zimbabvo

Prezidenta kaj parlamenta balotoj okazis en Zimbabvo la 31-an de julio 2013. Jam oficianta prezidento Robert Mugabe estis reelektita, dum lia partio ZANU-PF (Zimbabwe African National Union – Patriotic Front) gajnis du trionojn de la seĝoj en la nacia parlamento.

Robert Mugabe kolektis 61,09% el la voĉdonoj, t.e. 2.110.434 voĉoj.
Parlamenta ĉambro post la baloto.

Ĝi estis la unua nacia baloto organizita konforme al la nova konstitucio aprobita de referendumo en marto 2013 kaj enleĝigita de Mugabe la 22-an de majo.

Dum la baloto aperis akuzoj pri amasaj balotfraŭdoj kontraŭ Mugabe, precipe fare de ĉefopoziciulo kaj ĉefministro Morgan Tsvangirai. Tsvangirai tamen rezignis kontesti la rezultojn de la baloto antaŭ tribunalo.

Kandidatoj redakti

Referencoj redakti

  1. "BBC News – Robert Mugabe insists on re-election bid in Zimbabwe", BBC, 2011-12-10. Kontrolita 29 julio 2013.
  2. Prof. Welshman Ncube files nomination papers. MDC (28 junio 2013). Arkivita el la originalo je 2016-02-03. Alirita 8 julio 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-03. Alirita 2013-08-18.
  3. President Morgan Tsvangirai's speech at the launch of the 2013 Harmonised Election Campaign Marondera. MDC-T (7 julio 2013). Arkivita el la originalo je 2013-07-12. Alirita 8 julio 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-12. Alirita 2022-01-04.
  4. Nkala, Thulani, "Dr Dabengwa nominated as Zapu presidential candidate", Bulawayo24 NEWS. Kontrolita 29 julio 2013.
  5. "Race for the Presidency", Newsday.co.zw, 9 julio 2013. Kontrolita 29 julio 2013.
  6. Zimbabwe: 2013 Presidential election candidates EISA
  7. Zivira, Tapiwa, "Mukwazhe withdraws from presidential race", 27 julio 2013.