Pride & Prejudice (2005)

Pride and Prejudice estas usona filmo de 2005 kiel adaptaĵo de la samnoma romano de Jane Austen de 1813 nome Pride and Prejudice, reĝisorita de Joe Wright. La filmo temas pri kvin fratinoj de angla familio de terposedantoj kiu nepre bezonas masklan heredanton kaj en tiu aperas aferoj de geedzeco, moralo kaj antaŭjuĝoj. Keira Knightley stelulas en la ĉefrolo de Elizabeth Bennet, dum Matthew Macfadyen ludas la rolon de ŝia ama(n)to Mr. Darcy.

Pride & Prejudice
filmo
Originala titolo Pride & Prejudice
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25 jul. 2005
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Roman Osin
Reĝisoro(j) Joe Wright
Produktisto(j) Tim Bevan • Eric Fellner • Paul Webster
Scenaro Deborah Moggach • Emma Thompson
Filmita en Burghley House
Loko de rakonto DerbyshireHertfordshire • Pemberley
Muziko de Dario Marianelli
Rolantoj Keira Knightley • Matthew Macfadyen • Brenda Blethyn • Donald Sutherland • Tom Hollander • Rosamund Pike • Jena Malone • Judi Dench • Rupert Friend • Talulah Riley • Carey Mulligan • Kelly Reilly • Moya Brady • Penelope Wilton • Simon Woods • Claudie Blakley • Sylvester Morand • Pip Torrens • Sinéad Matthews • Roy Holder • Jay Simpson • Samantha Bloom • Cornelius Booth • Peter Wight • Meg Wynn Owen • Stephen Humby • Tamzin Merchant
Produktinta firmao Working Title Films 
StudioCanal
IMDb
vdr

Historio redakti

 
Groombridge Place estis la filmoloko por la hejmo de familio Bennet.
 
Knightley en la premiero de Pride & Prejudice en la Internacia filmfestivalo de Toronto de 2005.

Produktorita de Working Title Films asocie kun StudioCanal, la filmo estis elsendita la 16an de Septembro 2005 en Unuiĝinta Reĝlando kaj la 11an de Novembro en Usono.

Scenaristo Deborah Moggach dekomence klopodis fari sian scenaron plej fidela al la romano, verkante el la vidpunkto de Elizabeth, kvankam konservante multon de la originala dialogo. Wright, kiu estis reĝisoranta sian unuan filmon, kuraĝigis pli grandan devojigon el la romana teksto, inkludante ŝanĝojn en la internajn rilatojn de la familio Bennet. Wright kaj Moggach lokigis la filmon en pli frua periodo kaj evitis ĝustan priskribon de la mondo de la epoko de la Regenteco, prezentante anstataŭe "muddy hem version" (svagan) de la epoko. Ĝi estis filmita tute surloke en Anglio dum 15-semajna limtempo. Wright trovis malfacilon por la aktorelekto parte pro la iamajn ludadojn de la partikularaj roluloj. La filmistoj devis ekvilibrigi la elekton de siaj preferataj ludantoj por ĉiu rolo kun la deziro de la studio por steluloj. Knightley estis bone konata parte el sia rolo en la filmoserio de Pirates of the Caribbean, dum Macfadyen ne havis tiam internacian famon.

La temoj de la filmo emfazas realismon, romantismon kaj familion. Ĝi celis pli junan, ĉeftendencan publikon; la dekomenca reklamado notis, ke ĝi venas el la produktoroj de la romantika komedio de 2001 nome Bridget Jones's Diary antaŭ montri ties devenon el la romano de Austen. Pride & Prejudice enspezigis tutmonde proksimume 121 milionojn da dolaroj, kio estis konsiderita komerca sukceso. Pride & Prejudice atingis proporcion de 82% el la rezencoj de Metacritic, kiu etikedis ĝiu kiel tutmonde laŭdita. Ĝi ricevis kvar nomumojn en la 78-a Oskar-premioj, kiel tiu por Plej Bonkvalita Aktorino por Knightley.

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La kvin fratinoj devas nepre trovi edzon en Anglio en la 19-a jarcento pro sociekonomiaj tialoj, sekvante discipline la valorojn kaj moralon de la epoko sub la forta kontrolo de la patrino, kiu akre konsilas ilin kaj eĉ faras sian propran ludon en la amaferoj de siaj filinoj. Dume la patro estas pli bonvolema kun la deziroj de la filinoj kaj partikulare de Elizabeth, kiu dekomence malfidas de sia amato Darcy, kiun ŝi dekomence malakceptas, dum ŝia pli aĝa fratino Jane estas same dekomence malakceptata de sia amato.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti