Priedukadaj movadoj en Ĉilio en 2011

La priedukadaj movadoj en Ĉilio en 2011, lanĉitaj unue de la studentoj en universitato, due de la liceanoj, kaj poste de la studentoj en profesiaj institutoj kaj teĥnikaj lernejoj, ktp, enhavas ekde marto naciskalajn manifestaciojn, fastostrikojn, policajn perfortojn[1] kaj okupadojn de lernejoj.

Post aliaj tiaj movadoj en 2006, tiu-ĉi estas taksita je plej granda movado ekde la reveno de demokratio en Ĉilio kaj fino de armea reĝimo, kiu enkondukis, la 7a de marto 1990, la Priedukadan Konstitucian Leĝon (Ley Orgánica Constitucional de Enseñanza) promulgita far Pinoĉeto; tiu ĉefrola leĝo, apenaŭ modifita de la Priedukada Ĝenerala Leĝo de 2009, permesis la disvolviĝon de la profitcela privata sektoro.

Tiuj movadoj fondiĝis sur la depostulo je pliigo de edukada partopreno fare de la Ŝtato, kiu aktuale nur regas 25% de la edukada sistemo. La movadoj depostulas demokratiiĝon de la rajto je edukado kaj forigon de profitcelaj lernejoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti