Princ-rupreĥta lariko

La princ-rupreĥta lariko (Larix principis-rupprechtii), estas specio de pingloarbo en la genro lariko. Ĝi estas indiĝena en la montaraj regionoj de la provincoj Ŝanŝio kaj Hebejo en norda Ĉinujo [1]. La princ-rupreĥta lariko estas parenca al la daura lariko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Princ-rupreĥta lariko
Princ-ruprecĥtaj larikoj en Tajhang-Montaro (Norda Ĉinujo).
Princ-ruprecĥtaj larikoj en Tajhang-Montaro (Norda Ĉinujo).
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Lariko Larix
Larix principis-rupprechtii
Mayr
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu palearktisa specio estas traktata kiel vario de la daura lariko (L. gmelinii var. principis-rupprechtii) fare de multaj botanikistoj. Ĝi estas apartigita de la tipa L. gmelinii je proksimume 1000 da kilometroj, kaj malsamas pri posedo de pli grandaj (2-4 cm) strobiloj kun pli da skvamoj.

Referencoj redakti

 
Aŭtunkoloraj larikoj apud Tajfeng-Lago, Ŝtata Arbaro San-Han-Ba, Hebejo.