La Principea serino (Serinus rufobrunneus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Principea serino
Principea serino
Principea serino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. rufobrunneus'
Serinus rufobrunneus
(Gray, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas nur en Santomeo kaj Principeo, de kie venas la komuna nomo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Temas pri bruneca serino, pli malhela en supraj partoj kaj plie en flugiloj kaj kvadratfina vosto, dum estas pli hela en subaj partoj kaj ĉefe en gorĝo (sablokolora) kaj suba ventro. En brusto estas iom da ruĝecbruna nuanco, kio pravigas la latinan sciencan nomon. La beko estas tre dika baze. Estas iom svaga hela superokula strio.

Referencoj redakti