Princo Almoŝo (ĉ. 1075 – 1-an de septembro 1127) estis filo de hungara reĝo Géza la 1-a, kiu ricevis sian nomon honore al la historia tribestro Almoŝo.

Princo Almoŝo
Persona informo
Álmos
Naskiĝo 30-an de novembro 1069 (1069-11-30)
en Hungara reĝlando
Morto 1-an de septembro 1129 (1129-09-01) (59-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Géza la 1-a vd
Patrino Sophia vd
Gefratoj Kolomano la 1-a de Hungario vd
Edz(in)o Predslava of Kyiv vd
Infanoj Béla la 2-a • Adelaide of Hungary • Hedwig of Hungary • Maria of Rascia, Duchess of Znojmo vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li partoprenis en 1091 en militiro de Ladislao la 1-a (lia onklo) en Kroatio kaj li iĝis ties guberniestro. Lia onklo volis lin sekva hungara reĝo, sed antaŭ la morto en 1095, lia onklo nomumis lian pli maljunan fraton, Kolomanon al hungara reĝo. La surtoniĝanta Kolomano en 1095 deprenis de lia frato Kroation kaj donis poste al li princlandojn Bihar kaj Nyitra. Almoŝo plurfoje ribelis, daŭre batalis, luktis por la trono. Li bazis je propra forto aŭ je eksterlandaj fortoj (rusa, germana, pola, ĉeĥa).

Li veturis por pilgrimado en Jerusalemon, poste konstruigis preĝejon en Dömös, kiu estis konsekrita en 1108, kie aperis eĉ la reĝo. Kolomano kaptigis en 1113 – zorgante pri trono de sia filo – Almoŝon kaj ties 5-jaran filon Béla kaj fermigis ilin en la monaĥejon de Dömös. Li blidigis ambaŭ (kaj kelkajn apogantajn ĉefsinjorojn), por malebligi ilian regkapablon, surtroniĝon. Ilian ekzekuton baris la monaĥoj.

La blinda princo povis fuĝi nur en 1126, tiam li eskapis al Grekio kaj setlis en la makedonia urbo Konstantine kaj surprenis la nomon Konstantin. Li mortis tie en 1127. Stefano la 2-a (filo de Kolomano) en 1128 aŭ Béla la 2-a (filo de la mortinto) hejmenliverigis la kadavron en 1137 kaj entombigis tion en Székesfehérvár.

Princo Almoŝo geedziĝis la 21-an de aŭgusto 1104 kun filino de la kieva grandprinco Szvjatopolk, kun Predsslava, kiu naskis tri infanojn: princinon Adelhaid, ontan reĝon Béla la 2-a kaj princinon Hedvig.

Ĉar Stefano la 2-a ne havis idojn, la Arpad-dinastio daŭris kun idoj de Almoŝo.