Princo de KimrujoPrinco de Kimrio (angle Prince of Wales, kimre Tywysog Cymru) estas titolo tradicie donita al la "verŝajna" aŭ "evidenta heredonto" (heir apparent) de la brita reĝeco. La lasta heredonto estis Princo Karlo, unua filo de reĝino Elizabeto la 2-a, ĝis sia reĝiĝo la 8-an de septembro 2022. La postan tagon li donis la titolon al sia filo Vilhelmo.

Emblemo de la princoj de Kimrujo; ĝi montras kronon, tri strutajn plumojn kaj la germanlingvan devizon "mi servas"

De 1301 kutime la plej aĝa vivanta filo de la reganto de Anglio (de 1707 de Britio kaj de 1801 de la Unuigita Reĝlando) ricevis la titolon "Princo de Kimrujo". Gravas la limigo "vivanta". Post la morto de lia una filo princo Arturo, Henriko la 7-a donis la titolon al sia dua filo, estonta Henriko la 8-a. Iĝante reĝo oni aŭtomate perdas la titolon, heredonto tamen ricevas ĝin ne aŭtomate, sed nur eksplicite de la oficanta reĝ(in)o.

De 1399 la princeco de Kimrujo estas ĉiam ligita kun la grafeco (earldom) de Chester. Jam la antaŭaj princoj de Kimrujo ricevis ankaŭ tiun grafecon, sed aparte de la princeco.

Notindas, ke la titolon Princo de Kimrujo ricevas nur la "verŝajna" heredonto, tio estas masklo ne forpuŝebla el la sukcedo per ia estonta naskiĝo. Povas esti la plej aĝa filo de monarĥo, aŭ post lia morto lia plej aĝa filo kaj tiel plu. Filinoj kaj gefratoj de la monarĥo povas ĉiam esti forpuŝitaj el la sukcedo de pli junaj viraj parencoj; do ili neniam estas konsiderataj "verŝajnaj", sed nur "supozeblaj" (presumptive) heredontoj. Tiel reĝino Elizabeto la 2-a neniam estis Princino de Kimrujo, ĉar teorie ĝis la morto de ŝia patro, reĝo Georgo la 6-a, povintus okazi la naskiĝo de vira filo lia, kiu havintus prioritaton pri la reĝeco.