PrizrenPrizreni (serbe: Призрен [Prizren] estas urbo en suda parto de Kosovo.

Prizren
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 20000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 186 986  (1996) [+]
Loĝdenso 219 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 20° 44′ O (mapo)42.2320.74Koordinatoj: 42° 14′ N, 20° 44′ O (mapo) [+]
Alto 450 m [+]
Areo 854 km² (85 400 ha) [+]
Prizren (Serbio)
Prizren (Serbio)
DEC
Prizren
Prizren
Situo de Prizren
Prizren (Kosovo)
Prizren (Kosovo)
DEC
Prizren
Prizren
Situo de Prizren

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prizren [+]
vdr
Loko de Prizren en Kosovo

Bazaj informoj redakti

 
Panoramo de Prizren
 
Ruino de serba ortodoksa preĝejo el la 14-a jarcento, detruita en 2004

Historio redakti

La plej frue iliroj vivis tie. Ekde la 2-a jarcento antaŭ Kristo romianoj havis tie urbon Theranda. Baldaŭe la loko nomiĝis jam Petrizên. Ekde 830 ĝi apartenis al la unua prabulgara imperio, poste al Bizanca imperio. En 1018 Prizren iĝis episkopejo. En 1072 la bulgaroj ribelis, sed post 1 jaro Bizanco reakiris la potencon. Sekvis la serboj en 1189, sed poste la urbo denove apartenis al la dua prabulgara imperio, poste denove la serboj sekvis. La urbo estis grava komerca komunumo. Ekde 1545 longe ĝi apartenis al la Osmana Imperio, dume ĝi estis kultura centro de la albanoj. En 1878 Alianco de Prizren fondiĝis, kie estis ribelo de la albanoj kontraŭ la turkoj. La alianco deklaris sendependan Albanion en la 15-a de aŭgusto 1880. En la Balkana milito la serboj okupis Prizren. Inter 1915-1918 la Habsburgoj okupis la urbon, poste ĝi estis parto de baldaŭ formiĝanta Jugoslavio. Dum la 2-a mondmilito italoj kaj albanoj okupis Prizren. Post disfalo de Jugoslavio la urbo apartenas al sendependa Kosovo.

Demografio redakti

En 1991 vivis en Prizren 175413 homoj, (132591 albanoj, 19423 bosnoj, 10950 serboj, 7227 turkoj, 3963 ciganoj kaj aliaj). En 2002 vivis en Prizren 221374 homoj, (180176 albanoj, 21266 bosnoj, 194 serboj, 14050 turkoj, 5148 ciganoj kaj aliaj).

Gefiloj redakti

Fonto redakti

  • angla Vikipedio