Pro-Konstitucia Revolucio

Pro-Konstitucia Revolucio, vere interna milito, estis armata movado kiu okazis inter julio kaj oktobro de 1932 cele la faligon de Getúlio Vargas kaj la kreado de konstitucia registaro en Brazilo.

La kaŭzoj de la malkontento estis la ekonomia krizo de la Granda depresio kaj la nomigo de João Alberto de Barros, rigardita kiel fremda kaj malnobelo, kiel subŝtatestro de San-Paŭlio.

En 1932 la malkontento ne ĉesis eĉ ne post la nomigo de san-paŭlia nobelulo Pedro de Toledo, kiel subŝtatestro.

La morto de kvar junuloj (MARTINS, MIRAGAIA, DRÁUZIO kaj CAMARGO) en la 23-a de majo de 1932 malkontentigis ankaŭ la popularaj klasoj. En 9-a de julio de 1932 komencis la ribelo.

San-Paulanoj projektis ataki rapide Rio-de-Ĵanejrion kun apogo de trupoj de Minas Gerais kaj Suda Rio-Grando, sed Vargas sukcesis havigi la apogon de tiuj subŝtatoj kiuj ne apogis San-Paŭlion.

Sub la komando de TOLEDO kaj de la generalo Bertoldo Klinger, san-pauliaj trupoj batalis en tri frontoj: nordorienta, suda kaj okcidenta.

La federacia registaro blokis la haveno de Santos kaj bombardis la urbon. La ekonomio de San-Paŭlio ĉesiĝis kaj en septembro la malvenko estis neevitebla. En la 2-a de oktobro de 1932 la san-paŭlia subŝtata registaro kaptulacis en urbo Cruzeiro antaŭ la generalo Góis Monteiro

Kiam oni arestis la ĉefon de revolucio Pedro de Toledo antaŭ silenta homamaso, estonta esperantisto Cândido Bravo kreis al ĉefo: Senjoro subŝtatestro, ni ambaŭ estos ĉiam kune!, tiu kuraĝa ago faris de li viva legendo. Post revolucio, li eniris terarmeon kaj fariĝis kolonelo.

La milita malvenko en la konflikto iĝis politika venko. Getúlio Vargas devis akcepti la kunvoko de konstitucia asembleo, kiu pretigis novan konstitucion en 1934.