ProSieben [pro zibn] aŭ Pro7 estas privata televida entrepreno, kiu produktas plenan germanlingvan televidan programon en samnoma televida kanalo "ProSieben": pro parte apartaj programoj por Aŭstrio kaj Svislando - vidu sube - eblus diri ke fakte temas pri tri kanaloj, kies programo tamen dum la plejparto de la tago identas. La kanala programo aparte konatiĝis pro la dissendo de televidaj filmoj, parte aparte produktitaj por la kanal(ar)o. Sidejo de la entrepreno estas la loko Unterföhring proksime de Munkeno.

ProSieben
bildo
commercial broadcasting • televidstacio • generalist television channel
Ĝeneralaj informoj
Ricevo DVB-C, DVB-S, DVB-T kaj IPTV
Landoj
Sendostacio ProSieben
Komenciĝo de elsendoj la 1-an de januaro 1989
Jura formo privata entrepreno
Programa tipo plena televida programo
Posedata de Seven.One Entertainment Group vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
13 951 532

(stato la 8-a de februaro 2023)

vdr

ProSieben ekde la jaro 2000 kune kun la televidaj entreprenoj SAT.1, kabel eins kaj multaj pliaj, pli etaj televidaj entreprenoj konsistigas la konzernon ProSiebenSat.1 Media AG, akcia kompanio plejparte en posedo de la kompanio Lavena Holding, duono posedata de la investaj entreprenoj Permira kaj KKR.

En Aŭstrio kaj Svislando dum partoj de la tago elsendiĝas apartaj landaj programoj, kaj la televida programo tiutempe dissendita en la ĉefa kanalo germania do en tiuj kanaloj ne videblas.

Eksteraj ligiloj redakti