Problemaj geknaboj el alia mondo

Problemaj geknaboj el alia mondo (japane: 問題児たちが異世界から来るそうですよ? [Mondaiĝi-taĉi ga isekai kara kuru sō desu jo], laŭvorte: Problemaj geknaboj venas el alia mondo, ĉu ne?) estas japana mangailustrita romano verkita de Tacunoko Taro kaj ilustrita de Amano Ju. Laŭ verko de la romano estas produktataj samnomaj mangaoj kaj anime-serio.

Problemaj geknaboj el alia mondo
Originala titolo 問題児たちが異世界から来るそうですよ?
[Mondaiĝi-taĉi ga isekai kara kuru sō desu jo]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro komedio, fantasto
Mangailustrita romano
Aŭtoro Tacunoko Taro
Ilustristo Amano Ju
Publikiginto Kadokaŭa Ŝoten
Aperdatoj aprilo 2011 — nun
Volumoj 5 (la januaron 2013)
Mangao
Aŭtoro Nanamomo Rio
Publikiginto Kadokaŭa Ŝoten
Magazino Comp Ace
Aperdatoj septembro 2012 — nun
Mangao
Aŭtoro Sakano Anri
Publikiginto Fuĝimi Ŝobo
Magazino Age Premium
Aperdatoj 9a de aŭgusto 2012 — nun
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Jamamoto Jasutaka
Studio(j) Diomedea
Scenaro Kimura Noboru
Muziko Hamaguĉi Ŝiro
Televidaj retoj Tokyo MX
Aperdatoj 11a de januaro 2013
vdr

Intrigo redakti

Tri gejunuloj, nomataj Sakamaki Izajoi, Kudo Asuka kaj Kasukabe Jo kaj loĝantaj en malsamaj mondoj, posedas eksterordinarajn kapablojn. Ne trovante aplikon por siaj kapabloj, ili sentas sin solaj en siaj mondoj. Tamen ilia vivo draste ŝanĝiĝas, kiam ili trovas strangajn leterojn, senditaj al ĉiu el ili. Tuj post tiam ili trafas en alian mondon, nomatan Floranta Ĝardeno. Tie loĝas duonbestoj, demonoj, dioj, homoj kaj aliaj raciaj estaĵoj. Alveninte tien la gejunuloj renkontas duonkuniklo-junulinon, nomatan Kuro-usagi. Ŝi klarigas al ili, ke oni alvokis ilin en tiun mondon, por ke ili partoprenu en Premiaj Ludoj, en kiuj ili povas apliki siajn kapablojn.

Roluloj redakti

  • Sakamaki Izajoi (逆廻 十六夜 [Sakamaki Izajoi])
SejuoAsanuma Ŝintaro

Danĝera altlernejaniĉo. En liaj manoj ŝtono iĝas forta armilo. Sed tio donas neniun ĝojon al li.

  • Kudo Asuka (久遠 飛鳥 [Kudō Asuka])
Sejuo — Sara Emi Bridkatt

Riĉa junulino, kiu scipovas ordoni aliajn.

  • Kasukabe Jo (春日部 耀 [Kasukabe Jō])
SejuoNakaĝima Megumi

Pli juna junulino, kiu scipovas paroli kun bestoj kaj uzi iliajn kapablojn. Ordinare ŝi estas akompanita de sia kato.

  • Kuro-usagi (黒ウサギ [Kuro Usagi], laŭvorte: Nigra Kuniklo)
SejuoNomizu Iori

Duonkuniklo-junulino, loĝanta en Floranta Ĝardeno.

Epizodoj redakti

  • 01: 問題児たちが箱庭にやって来たようですよ? [Mondaiĝi-taĉi ga Hakoniŭa ni Jattekita jō desu jo?] — la 11-an de januaro 2013
  • 02: 和装ロリはいろいろブっ飛んだお方のようですよ? [Ŭasō Rori ŭa Iroiro Buttonda Okata no jō desu jo?] — la 18-an de januaro 2013
  • 03: — la 25-an de januaro 2013