Proceso al Benjamin Netanjahu

(Alidirektita el Proceso al Benjamin Netanyahu)

Dum la kvara kaj kvina ĉefministrecoj de israela ĉefministro Benjamin Netanjahu, la israela polico prienketis kelkajn skandalojn pri korupto kiuj inkluzivis Netanjahu-n kaj ties proksimajn politikajn kunlaborantojn. La enketo komencis je decembro 2016. Ili rekomendis kulpigi Netanyahu-n, kaj je la 21an de novembro 2019, oni oficiale akuzis Netanjahu-n pro fidrompo, akcepto de subaĉetaĵoj, kaj fraŭdo. Pro tio, Netanyahu laŭleĝe devis rezigni siajn ministeriajn rolojn krom ĉefministro. La proceso en la Distrikta Tribunalo de Jerusalemo komencis je la 24an de majo 2020.

Benjamin Netanjahu

Superrigardo redakti

  • Kazo 1000, kiu oficiale malfermiĝis je decembro 2016, traktas valorajn donacojn kiujn ricevis Netanjahu kaj ties edzino dum jaroj fare de pluraj riĉaj konatuloj.
  • Kazo 2000 traktas surbendigitajn interparolojn kiujn Netanjahu havis kun Arnon Mozes, estro kaj redaktoro de Jediot Aĥronot, unu el la plej gravaj ĵurnaloj en Israelo. En tiuj interparoloj, Netanjahu kaj Mozes diskutis krei leĝon kiu povus malutili al Israel Hajom (Israelo Hodiaŭ), gravan konkursanton de Jediot Aĥronot.
  • Kazo 3000 ne rekte rilatas al Netanjahu, sed al homoj kun profesiaj kaj propraj ligoj al Netanjahu, rilate al interkonsento inter Israelo kaj Germanio por aĉeti tri submarŝipojn de klaso delfeno kaj kvar militajn korvetojn de klaso Saar 6.
  • Kazo 4000 traktas la interrilaton inter telekomunika firmao Bezeq kun ĝia reguligisto, nome la ministerio de komuniko, kiun tiutempe estris Netanjahu.
  • Kazo 1270, ido de Kazo 4000, traktas akuzatan proponon por nomuma subaĉetaĵo al kandidato por Ĝenerala Advokato de Israelo, interŝanĝe por nuligo de proceso kontraŭ la edzino de Netanjahu.

Je la 21an de novembro 2019, Netanjahu oficiale akuziĝis pri trompo kaj fidorompo je kazoj 1000 kaj 2000, kaj pri trompo, fidorompo, kaj ricevo de subaĉetaĵoj je kazo 4000.