Procezo de Fiŝer-Tropŝ

La procezo de Fiŝer-TropŝFiŝer-Tropŝa procezoFischer-Tropsch-sintezo estas grandindustria procezo por transformi la sintezan gazon (CO/H2) al likvaj hidrokarbonoj; ĝi estis ellaborita de Franz Fischer kaj Hans Tropsch antaŭ 1925.

Ĝi estas konstrua reakcio de CO/H2-miksaĵo je fero- aŭ kobalto-kataliziloj al alkanoj, alkenoj kaj alkoholoj. La reakcio okazas ĉe granda premo kaj temperaturo de 200–350 °C kaj sekvas la ĝeneralan formulon:

La procezo havas signifon por la grandindustria produktado de benzino kaj oleo. Historie ĝi havis enorman signifon dum la dua mondmilito por Germanio, ĉar la bezono pri likvaj brulaĵoj povis esti kovrata el enlandaj karboj.

Nuntempe Sudafriko estas la sola lando, kiu kovras sian pelaĵ-bezonon per la Fiŝer-Tropŝa reakcio. Sed kun la kresko de la naftoprezoj en 2005, eĉ kelkaj aliaj entreprenoj (ekz. germana Choren Arkivigite je 2005-12-01 per la retarkivo Wayback Machine) renovigis la esplorojn tiurilatajn, produktante dizelon el biomaso per FT-procezo.

Teknike, la reakcio okazas en tubofaska reaktoro kun katalizila lito aŭ en flugpolva reaktoro kun fluida katalizilo. La lastajn variantojn evoluigis la firmao Kellog en Usono.

Avantaĝo estas, ke la konsisto de tiel produktitaj hidrokarbonoj estas bone influebla. La dizeloleo tiel produktita ekz. ne enhavas sulfuron.