Proclamación de la sonrisa

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Proclamación de la sonrisa (Proklamo de la rideto) estas eseo (fakte kompilaĵo de ĵurnalismaj artikoloj jam publikigitaj ĉefe en "La Libertad") de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1934, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Proclamación de la sonrisa
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La esearo estas kompilaĵo de artikoloj, el kiuj la unua estas la plej ampleksa kaj elstara, nomigas la kompilaĵon kaj havigas sencon al la tuto. Discurso del "dandy" sobre la sonrisa estas teksto en kiu snobulo sendas la mesaĝon de la burĝaro: tio estas, spite al malfacilaĵoj oni devas rideti. La tuta esearo estas tiukadre kritiko al la burĝaro, tute senkonsidera al la sociaj problemoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Proclamación de la sonrisa, Madrid, Imprenta de Juan Pueyo, 1934; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 46.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti