Profetaĵo de Malaĥio

latina profetaĵo pri la katolikaj papoj

Profetaĵo de Malaĥio, aŭ pseŭdo-profetaĵo de Sankta Malaĥio, havas jenan originon: fikcia esploristo de la 16-a jarcento trovas, traserĉante inter la dokumentoj de la vatikanaj arĥivoj dokumenton verkitan de Sankta Malaĥio kaj allasitan kaj ignoritan en tiuj vatikanaj lokoj.

Papa Blazono

La historia Sankta Malaĥio estis ĉefepiskopo de Armagh [Irlando]] en la 12- jarcento. La fikciisto supozas ke li pilgrime venis 1139 al Romo kaj ke ĝuste dum tiu restado li verkis la serion da motoj kaj inokulis en la arĥivon[1] kie restis ĝis kiam elpensinto roligas la esploriston kiu konstatas ke la “profetaĵo” koncernas la papojn ekde la epoko mem de Malaĥio, nome kun Celesteno la 2-a (1143–1144).

Oni unuafoje trovas la tutan profetaĵon en la verko Lignum Vitae (La Ligno de la Vivo) de benediktano Arnoldo Wion 1595. Ĉu li estis ankaŭ la verkisto de la motoj? kritikistoj ĝenerale konverĝas en tiu opinio.

Laŭ tiu “profetaĵo” la antaŭlasta papo estas tiu nun vivanta (2012) nome Benedikto la 16-a, difinita “Gloria olivae” (gloro de la olivarbo). Post lia morto surtroniĝos “Petrus Romanus” (Petro de Romo). Kaj ties regnado ekestos la fino de la mondo.

Pri la enhavo de la “Profetaĵo de Malaĥio” redakti

La “Profetaĵo de Malaĥio”, aŭ “Profetaĵo pri la papoj,” estas listo de 112 latinlingvaj mallongaj frazoj kiuj pretendas priskribi iun individuigan karakterizon de unuopa papo. La listo komencas ekde 1143) kaj finiĝos kun la papo “Petro de Romo” post kiu aŭ dum kiu okazos la lasta juĝo.

Multe oni diskutis pri tiu lasta profetaĵo: tiu lasta papo, laŭ iuj filologoj de la dokumentoj eble estis aldonita al la dokumento en 1820, kaj do ne aperus en la originalo. Se tio estas, Malaĥio estus indikinta kiel lastan papon la nunan (2012).

Aliaj interpretistoj supozigas ke la profetanto ne sciigas ĉu la nuna papo kaj “Petrus Romanus” estas sekvantaj, kaj do eblas ke pri ili pludaŭrus la listo.

Ĉiukaze, malgraŭ ke multaj, eĉ amuziĝe, cerbumis por krei koherecon inter la papo koncernata kaj la moto lin preskribanta, oni ne forgesu, diras kritikistoj, ke temas pri temoj ekstersciencaj, kaj ke do la argumentadoj poraj kaj malporaj dependas de la individua disponebleco al tiuj temoj. Se ne sufiĉus, por senkreditigi la verkon, helpu la fakto ke pri ĝi parolas eĉ ne la biografiisto de Sankta Malaĥio, nome Sankta Bernardo de Clairvaux.

 
Fina parto de la profetaĵo en la Lignum Vitae (1595) p. 311.

Enhavo de la dokumento redakti

Ĝi komencas dirante ion pri unuopa papo ekde tiu reganta dumvive de episkopo Malaĥio. Pri ili la profetaĵo ne anoncas la nomon sed kelkajn personajn kaj samtempajn eventojn pri kiuj oni senfine diskutis kaj kelkmaniere aljuĝebligis al la persono. Jen la listo:

Listo de titolitaj papoj redakti

Sentenco la adresito proponata interpreto
Ex castro Tiberis Celesteno la 2-a (Gvido el Città di Castello 1143–1144) Città di Castello naskiĝinta
Inimicus expulsus Lucio la 2-a (Lucio Caccianemici 1144–1145) Lia noma estis “Foriganto de malamikoj"
Ex magnitudine montis Eŭgeno la 3-a (Bernardo Paganelli 1145–1153) naskiĝinta en Monto Alta
Abbas Suburranus Anastazio la 4-a (Konrado de la Subura 1153–1154) Abato de Subura
De rure albo Hadriano la 4-a (Nikolao Breakspear 1154–1159) naskiĝinta en Sankta Albano
Ex tetro carcere Viktoro la 4-a kontraŭpapo (Oktaviano de' Monticello 1159–1164) Kardinalo de Sankta Nikolao en Karcero
De via Transtiberina Paskalo la 3-a kontraŭpapo (Gvido el Crema 1164–1168) Kardinalo de Sankta Maria Transtibera
De Pannonia Tusciae Kalisto la 3-a kontraŭpapo (Johano el Strumi 1168–1178) Hungara kaj kardinalo de Tuskolo
Ex ansere custode Aleksandro la 3-a (Rolando Bandinelli 1159–1181) Ansero en familia blazono
Lux in ostio Lucio la 3-a (Ubaldo Allucignoli 1181–1185) Kardinalo de Ostia, kies nomo Allucignoli estis
Sus in cribro Urbano la 3-a (Humberto Crivelli 1185–1187) lia nomo estis Crivelli
Ensis Laurentii Gregorio la 8-a (Alberto Mosca 1187–1187) Kardinalo de Sankta Laŭrenco en in Lucina, en kies blazono estis du glavoj
De Schola exiet Klemento la 3-a (Paŭlo Scolari 1187–1191) Lia nomo estis Scolari
De rure bovensi Celesteno la 3-a (Hiacinto Orsini de Boboni 1191–1198) lia nomo estis Boboni
Comes signatus Inocento la 3-a (Johano Lotario 1198–1216) apartenis al la familio de Grafoj Segni
Canonicus de latere Honorio la 3-a (Cencio Savelli 1216–1227) li estis laterana kanoniko
Avis Ostiensis Gregorio la 9-a (Ugolino de Grafoj Segni 1227–1241) Kardinalo de Ostia en kies blazono estis aglo
Leo Sabinus Celesteno la 4-a (Gofredo Castiglioni el Milano 1241–1242) episkopo de Sabinio
Comes Laurentius Inocento la 4-a (Sinibaldo de Grafoj Fieschi 1242–1254) Kardinalo de Sankta Laŭrenco en Lucina
Signum Ostiense Aleksandro la 4-a (Rinaldo el Grafoj de Segni 1254–1261) Kardinalo de Ostia, apartenis al la Grafa familio Segni
Hierusalem Campaniae Urbano la 4-a (Jakobo Troyes PantaLeo 1261–1264) Jerusalemano kaj patriarko, origininta el Franca Kamparo
Draco depressus Klemento la 4-a (Gvido le Gros de Saint-Gilles 1265–1268)
Anguinus vir Gregorio la 10-a (Tobaldo dei Visconti di Piacenza 1271–1276)
Concionator Gallus Inocento la 5-a (Petro el Tarantasio 1276–1276)
Bonus Comes Adriano la 5-a (Otobono de la Grafoj Fieschi 1276–1276)
Piscator Thuscus Johano 21-a (Petrus di Giuliani 1276–1277)
Rosa composita Nikolao la 3-a (Johano Kajetano Corsini 1277–1280)
Ex teloneo liliacei Martini Martino la 4-a (Simon di Brion 1281–1285)
Ex rosa leonina Honorio la 4-a (Jakobo Savelli 1285–1287)
Picus inter escas Nikolao la 4-a (Hieronimo el Ascoli 1288–1292)
Ex eremo celsus Celesteno la 5-a (Petro Anglerio el Morrone 1294–1294) Ermito estis
Ex undarum benedictione Bonifaco la 8-a (Benedikto Kaetani 1294–1303)
Concionator patereus Benedikto 11-a (Nikolao Bacca-Sini 1303–1304)
De fessis aquitanicis Klemento la 5-a (Bertrando el Goth 1305–1314)
De sutore osseo Johano 22-a (Jakobo Duèse 1316–1334)
Corvus schismaticus Nikolao la 5-a kontraŭpapo]] (Petro Rinalducci 1328–1330)
Frigidus Abbas Benedikto la 12-a (Jakobo Furnier 1334–1342)
De rosa Attrebatensi Klemento la 6-a (Petro Rogero el Beaufort 1342–1352)
De montibus Pammachii Inocento la 6-a (Stefano Aubert 1352–1362)
Gallus Vicecomes Urbano la 6-a (Vilhelmo Grimoard 1362–1370)
Novus de virgine forti Gregorio la 11-a (Rogero el Beaufort 1370–1378)
De cruce Apostolica Klemento la 7-a kontraŭpapo (Roberto de la Grafoj de Ĝenevo 1378–1394)
Luna Cosmedina Benedikto la 13-a kontraŭpapo (Petro de Luna 1394–1417)
Schisma Barchinonium Klemento la 9-a kontraŭpapo (Gil Sànchez de Muñoz 1423–1429)
De inferno praegnanti Urbano la 6-a (Bartolomeo Prignano 1378–1389)
Cubus de mixtione Bonifaco la 9-a (Petro Tomacelli 1389–1404)
De meliore sydere Inocento la 7-a (Cosma Migliorati 1404–1406)
Nauta de Ponte nigro Gregorio la 7-a (Anĝelo Correr 1406–1415)
Flagellum solis Alesandro la 5-a kontraŭpapo (Petro Filargis 1409–1410)
Cervus Sirenae Johano 23-a kontraŭpapo (Baldasaro Cossa 1410–1415)
Corona veli aurei Martino la 5-a (Odo Colonna 1417–1431)
Lupa Coelestina Eŭgeno la 4-a (Gabrielo Condolmer 1431–1447)
Amator Crucis Feliĉo la 5-a kontraŭpapo (Amadeo la 8-a de Savojo)
De modicitate Lunae Nikolao la 5-a (Tomaso Parentuccelli 1447–1455)
Bos pascens Kaliksto la 3-a (Alfonso de Borgia 1455–1458)
De Capra et Albergo Pio la 2-a (Enea Silvio Piccolomini 1458–1464
De Cervo et Leo Paŭlo la 2-a (Petro Barbo 1464–1471)
Piscator minorita Siksto la 4-a (Francisko della Rovere 1471–1484)
Praecursor Siciliae Inocento la 8-a (Johano Baptista Cybo 1484–1492)
Bos Albanus in portu Aleksandro la 6-a (Rodrigo Borgia 1492–1503)
De parvo homine Pio la 3-a (Franciscous Todeschini 1503–1503)
Fructus Jovis juvabit Julio la 2-a (Iuliano della Rovere 1503–1513)
De craticula Politiana Leono la 10-a (Jakobo de Mediĉoj 1513–1521)
Leo Florentius Ĵadriano la 6-a (Hadriano Florent el Utrecht 1522–1523)
Flos pilei aegri Klemento la 7-a (Julio de Mediĉoj 1523–1534)
Hiacinthus medicorum Paŭlo la 3-a (Aleksandro Farnese 1534–1549)
De corona montana Julio la 3-a (Johano Maria Ciocchi del Monte 1550–1555)
Frumentum floccidum Marcelo la 2-a (Marcelo Cervini 1555–1555)
De fide Petri Paŭlo la 4-a (Johano Petro Carafa 1555–1559)
Esculapii pharmacum Pio la 4-a (Johano Angĝelo de Mediĉoj 1559–1565)
Angelus nemorosus Pio la 5-a (Mikaelo Ghislieri 1566–1572)
Medium corpus pilarum Gregorio la 13-a (Hugo Boncompagni 1572–1585)
Axis in medietate signi Siksto la 5-a (Felikso Peretti 1585–1590)
De rore coeli Urbano la 7-a (Johano Baptista Castagna 1590–1590)
Ex antiquitate Urbis Gregorio 14-a (Nicolao Sfondrati 1590–1591)
Pia civitas in bello Inocento la 9-a (Iohano Antonio Facchinetti 1591–1591)
Crux Romulea Klemento la 8-a (Hipolito Aldobrandini 1592–1605)
Undosus vir Leono 11-a (Aleksandro de’Medici 1605–1605)
Gens perversa Paŭlo la 5-a (Camllo Borghese 1605–1621)
In tribulatione pacis Gregorio15-a (Aleksandro Ludovisi 1621–1623)
Lilium et rosa Urbano la 8-a (Mafeo Barberini 1623–1644)
Jucunditas crucis Inocento la 10-a (Johano Baptista Pamphilj 1644–1655)
Montium Custos Aleksandro la 7-a (Fabio Chigi 1655–1667)
Sydus olorum Klemento la 9-a (Julio Rospigliosi 1667–1669)
De flumine magno Klemento la 10-a (Emilio Altieri 1670–1676)
Bellua insatiabilis Inocento 11-a (Benedikto Odescalchi 1676–1689)
Poenitentia gloriosa Aleksandro la 8-a (Petro Ottoboni 1689–1691)
Rastrum in porta Inocento 12-a (Antonio Pignatelli 1691–1700)
Flores circundati Klemento 11-a (Johano Francisko Albani 1700–1721)
De bona religione Inocento la 13-a (Mikaelanĝelo Conti 1721–1724)
Miles in bello Bendikto 13-a (Petro Francisko Orsini 1724–1730)
Columna excelsa Klemento 12-a (Laŭrenco Corsini 1730–1740)
Animal rurale Benedikto 14-a (Prospero Lambertini 1740–1758)
Rosa Umbriae Klemento la 13-a (Karlo Rezzonico 1758–1769)
Ursus velox Klemento 14-a (Laŭrenco Ganganelli 1769–1774)
Peregrinus apostolicus Pio la 6-a (Johano Anĝelo Braschi 1775–1799)
Aquila rapax Pio la 7-a (Gregorio Barnabaso Chiaramonti 1800–1823)
Canis et coluber Leono la 12-a (Anibalo de la Genga 1823–1829)
Vir religiosus Pio la 8-a (Francisko Saverio Castiglioni 1829–1830)
De balneis Ethruriae Gregorio la 16-a Alberto Cappellari 1831–1846)
Crux de cruce Pio la 9-a (Johano Maria Maria Mastai-Ferretti 1846–1878)
Lumen in coelo Leono la 13-a (Joakimo Pecci 1878–1903)
Ignis ardens Pio la 10-a (Jozefo Sarto 1903–1914)
Religio depopulata Benedikto la 15-a (Jakobo Della Chiesa 1914–1922)
Fides intrepida Pio la 11-a (Aĥilo Ratti 1922–1939)
Pastor angelicus Pio la 12-a (Eŭgeno Pacelli 1939–1958)
Pastor et nauta Johano la 23-a (Anĝelo Roncalli 1958–1963)
Flos florum Paŭlo la 6-a (Johanbaptista Montini 1963–1978)
De medietate Lunae Johano Paŭlo la 1-a (Albino Luciani 1978–1978)
De labore solis Johano Paŭlo la 2-a (Karolo Wojtyla 1978–2005)
Gloria olivae Benedikto la 16-a (Jozefo Ratzinger 2005–2013)
In psecutione extrema S.R.E Sedebit Francisko (Jorge Mario Bergoglio 2013–)
Petrus Romanus

Post la la lasta profetaĵo de la pseŭdo-Malaĥio rilate la lastan papon, estas dirate In persecutione extrema Sanctae Romanae Ecclesiae sedebit Petrus Romanus, qui pascet oves in multis tribulationibus; quibus transactis, civitas septicollis diruetur, et Judex tremendus iudicabit populum suum. Finis (Dum ekstrema persekuto kontraŭ la Sankta Roma Eklezio sidos Roma Petro, kiu paŝtos la ŝafaron tra multaj suferoj; kiam ili pasigos, la "sepmontara" urbo ruiniĝe defalos, kaj teminda juĝisto juĝos sian popolon. Fino).

Notoj redakti

  1. Li estus skribe raportintus pri siaj vizioj kaj liveririntus la manuskripton al la papo Inocento la 2-a kiu ĝin enbretarigintus en arĥivo sen lin legi aŭ por ke neniu ĝin legu.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti