"Profunda Gorĝo", angle "Deep Throat", estis la kaŝnomo de la sekreta informanto por Bob Woodward, usona ĵurnalisto. Li eldonis sekretajn informojn en la afero de Watergate-skandalo, pri la partopreno, tuŝiteco de la Usona prezidento, Richard Nixon. La sekretulo estis grava informodonanto por Bob Woodward kaj Carl Bernstein, kiuj skribis la senvualigan artikolserion por la Washington Post. La skandalo kaŭzis abdikon de la prezidento kaj kondukis al enprizonigo de la Persona Estro de Blanka Domo, H. R. Haldeman, kaj de la prezidenta konsilisto John Ehrlichman.

Profunda Gorĝo estis ankaŭ nomo de siatempe tre populara pornografia filmo kaj la kaŝnomo venas el tio kaj aludas la malluman fonon de la informanto.

La ekziston de Profunda Gorĝo malkovris Woodward kaj Bernstein en la libro Homoj de la Prezidento, kiun oni filmigis kaj tiu filmo ricevis la Oskar-premion (en la filmo Hal Holbrook ludas la rolon de Profundan Gorĝon.)

provetoj redakti

Post 30 jarojn, la identeco de Profunda Gorĝo estis unu el la plej grandaj misteroj de usona politiko kaj ĵurnalismo. Woodward kaj Bernstein insistis ke ili ne malkovros la identecon de Profunda Gorĝo ĝis li mortos aŭ li mem senvualigos sin.

Profundan Gorĝon konis nur Woodward, Bernstein kaj la tiama ĉefredaktoro Benjamin C. Bradlee ĝis 2005, kiam li senvualigis sin. Ĝis 2005, oni sciis nur, ke li estas :

  • viro;
  • altranga oficisto;
  • fumas kaj ŝatas la viskion.

Oni renkontis la sekretulon en aŭtodomoj, kiu signis la 20-an paĝon de la Woodward-a New York Times la paĝnumeron.

La 31-an de majo en 2005, W. Mark Felt, iam la 2-a homo ĉe FBI publike rekonis, ke li estis Profunda Gorĝo.