Prohibicio en Usono

Tiu ĉi artikolo ne estas kompleta, do mankas iu grava afero en ĝi. Bonvolu aldoni, se vi havas tempon, paciencon kaj kapablon.

Registaraj agentoj malkovrante kaŝitajn alkoholaĵojn (Ĉikago, 1921).

La prohibicio, t.e. la malpermeso vendi alkoholaĵojn, estis vigla en Usono inter 1920 kaj 1933. Ĝi estis establita de la 18-a amendo al la Usona Konstitucio kaj nuligita de la 21-a amendo.

En 1917, la Kongreso aprobis rezolucion favore al amendo kiu malpermesis la vendadon, importadon kaj fabrikadon de alkoholaj trinkaĵoj en tuta Usono. En januaro 1919 la amendo estis ratifita de 36 el la 48 usonaj ŝtatoj. En oktobro samjare, estis aprobita la Leĝo Volstead, kiu vigligis la malpermeson laŭ la 18-a amendo.

La prohibicio ne malpermesis la konsumon de alkoholaĵoj, sed malfaciligis al la loĝantaro. Malgraŭ tio, la produktado de alkoholaĵoj daŭris kaŝite kaj ankaŭ estis kaŝite importita el ĉelimaj federaciaj ŝtatoj, okazigante pliiĝon de la organizita krimo.

Vidu ankaŭ redakti