Projektoj de Vikimedio

projekto de Vikimedia Fondaĵo

La Projektoj de Vikimedio estas aro da projektoj, kiujn jure kaj teknike prizorgas la Fondaĵo Vikimedio. La plej konata projekto estas Vikipedio, la aliajn oni nomas frataj projektoj de Vikipedio.

Unuopaj projektoj redakti

 
Vikimedio Esperanto ne plu nur revo. (artikolo en la gazeto Esperantisto Slovaka)

La projektoj parte estas dividitaj en lingvaj versioj (kiel en Vikipedio kaj Vikifontaro), parte la divido estas nur per diverslingvaj helpopaĝoj (kiel en Wikimedia Commons). Jen listo de projektoj kaj ilia fondodato:

  • 15-a de januaro 2001: Vikipedio (Wikipedia), komence en la angla, ekde novembro 2001 ankaŭ en Esperanto.
  • 10-a de decembro 2002: Vikivortaro (Wiktionary), la unuaj neanglaj versioj estis la franca kaj pola, ekde 29-a de marto 2004.
  • 10-a de julio 2003: Vikilibroj (Wikibooks), liberaj instrulibroj.
  • Julio/aŭgusto: Vikicitaro (Wikiquote), multlingva kunlabora projekto por arigo de citaĵoj.
  • 6-a de decembro 2003: Vikifontaro (Wikisource), la libera kolekto de fontotekstoj (ĉefe malnovaj verkoj).
  • 7-a de septembro 2004: Vikimedia komunejo (Wikimedia Commons), la libera datumbazo de bildoj, filmoj kaj muziko. Antaŭe oni povis alŝuti ekzemple bildon nur ene de unu lingva versio de Vikipedio.
  • 15-a de aŭgusto 2006: Vikiversitato (Wikiversity), por lernkomunumoj kaj iliaj lerniloj.
  • Decembro 2004: Vikinovaĵoj (Wikinews).
  • Vikimedia Kovilo (Wikimedia Incubator).
  • Meta-Vikio (Meta-Wiki), la tutprojektara diskutejo.
  • Wikijunior, eble estonta projekto por infanoj
  • 30-a de oktobro 2012: Vikidatumoj (Wikidata).
  • Esperanta Vikivojaĝo (Wikivoyage) estas disponebla en Vikimedia Kovilo.

Vidu ankaŭ redakti