Prolaktinolaktogena hormonoluteotropa hormono (LTH) estas gonadotropa hormono produktiĝanta en la B-ĉeloj de la hipofizo. Ties tasko ĉe viroj ne klaras, ĉe virinoj ĝi stimulas la sekrecion de la progesterono kaj la rezervon de la lutea (flava) korpo (corpus luteum). Ĝi antaŭhelpas dum la gravedeco la antaŭprepariĝon de la mama glanda sistemo por la suĉado kaj ĝi regulas dum la suĉado la sekrecion de lakto. La reguligo de la sekrecio okazas tra la hipotalamaj centroj per sangocirkulado.