Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Prologo (poemaro)

Prologo laŭ PIV estas la komenca parto - ĉu parolo, poemo aŭ sceno – de romano, teatraĵo, filmo kaj simile, kies intrigon ĝi enkondukas kaj klarigas.

L. L. Zamenhofo ankaŭ uzis la vorton metafore en neformala lingvouzo, ekzemple en la citaĵo:

Citaĵo
 Kiam mi min vidi en kaptilo, mia kapo komencis vive ludi sen prologo* Z 

* do sen prepara pripenso

Dramoj kaj ankaŭ aliaj specoj de treatraj prezentaĵoj kiel ekzemple operoj ekde la antikva epoko tradicie dividatas en aktojn, dividatajn per falo de la teatra kurteno kaj de paŭzoj. Ekzistas teatraĵoj de unu, du, ofte tri, ege malofte kvar kaj tradicie plej ofte kvin aktoj. Pli ol kvin aktoj tamen maloftas. Se la materialo por drama prezento tiom ampleksas, ke teatra verkisto pensas ne sukcesi trakti ĝin ene de kvin aktoj, ankoraŭ ekzistas la eblo antaŭ la unua akto aldoni antaŭludaĵon aŭ prologon, kaj post la lasta akto postludaĵon aŭ epilogon.