Promotoro estas regad-regiono de geno, ĉe DNA-ŝablono, kie unue alfiksiĝas RNA-polimerazo kaj fiksas la lokon, kie transskribado de ADN al RNA komenciĝas. Famajn konservitajn promotor-bazvicojn oni povas trovi ekzemple ĉe TATA-skatoloj de eŭkariotoj.