Proposition 13 estis balota iniciato por amendi la konstitucion de usona federacia ŝtato Kalifornio. Ĝi estis akceptita fare de la voĉdonantoj de Kalifornio, la 6-an de junio 1978. Ĝi estas nun atakita ĉe la Supera Kortumo de Usono en la juĝafero de Nordlinger v. Hahn.

La plej grava parto de la amendo estas la unua paragrafo, kiu limigas la imposton je maksimuma 1% ĉe la posedaĵoj. La akcepto de la leĝo rezultis, ke la enspezo el tiu imposto malpliiĝis je 57%.

La proponon 13 favore apogis 65 % da partoprenantaj voĉdonantoj, dum 70 % partoprenis en la voĉdonado. La iniciato kaŭzis enorman publikan interesiĝon en Usono.

Rezulte de la malpliiĝinta enspezo, malboniĝis nivelo de ŝtataj servoj, instruado (de la unua loko al la 48-a loko inter la lernejoj).

Eksteraj ligiloj redakti