Protektorato

lando, protektita diplomatie aŭ armee de pli forta ŝtato

Protektorato estas parte suverena ŝtata teritorio, kies administrado, eksterlanda reprezentiĝo kaj landa defendo subordigatas al alia ŝtato. Ĝi havas pli grandan aŭtonomecon ol kolonio, sed neniel estas aŭtonoma teritorio. Ĝi parencas al dependa ŝtato.

La nocio deriviĝas de la latina participo protectum = protektata, ofte eŭfemisme uzata.

La nocion revivigis Britio post 1815, por jure apogi, validigi sian de facto okupadon de Korfuo kaj la sep Ioniaj insuloj dum la lastaj tagoj de la Napoleona hegemonio. La insuloj aperis en la Pariza traktato de 1815 kiel la sendependaj 'Unuiĝintaj ŝtatoj de la Ioniaj insuloj' sub brita protektorato. Tiun protektoraton sekvis multaj aliaj.

En 1894 la registaro de ĉefministro William Gladstone oficiale deklaris la protektoratigon de Ugando al Britio, ĉar tie la bataloj inter islamanoj kaj kristanoj allogas pli grandan internacian prizorgon. La brita registaro atente elektis lokajn reĝojn kaj kreis britio-regatan civilan servon.

La lasta brita protektorato estis Salomona insularo, kiu sendependiĝis en 1978.

Ligo de Nacioj redakti

La Ligo de Nacioj kreis protektoratojn por "responsaj" Eŭropaj potencoj en ekster-eŭropaj regionoj.

Protektorato je ŝtatoj kaj organizaĵoj redakti

Dana protektorato redakti

Gronlando estas hodiaŭ dana protektorato.

Francaj protektoratoj redakti

Tunizio kaj Maroko iam estis protektoratoj de Francio en Magrebo. Franca Hindoĉinio enhavis plurajn protektoratojn.

Britaj protektoratoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita protektorato.

Germanaj protektoratoj redakti

Germanaj protektoratoj estis komence de la 20-a jarcento:

Estas disputate, ĉu tiuj teritorioj estis veraj kolonioj de la Germana Imperio aŭ nur protektoratoj.

Post faligo de la Munkena interkonsento de 1938, Ĉeĥoslovakio (escepte de la areo de t.n Sudetoj) iĝis Protektorato Bohemio kaj Moravio.

Usona protektorato redakti

La 16-an de septembro de 1915, Haitio iĝis protektorato de Usono je masiva armea premo. Usono kaj Haitio subskribis traktaton, kiu ebligis tutan usonan regadon super la administrado kaj financoj de Haitio. Tio daŭris ĝis 1934.

Protektorato de NATO redakti

Kosovo estas t.n. "NATO-protektorato" ekde 1999.