Proteo (luno)

satelito de Neptuno
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Proteo (apartigilo).

Proteo estas la dua plej granda satelito de Neptuno, kaj unu el plej malhelaj korpoj de la sunsistemo.

Proteo
Natura satelito  de Neptuno (VIII)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Proteo, kiel malkovris Voyager 2, 25-a de aŭgusto 1989
Proteo, kiel malkovris Voyager 2, 25-a de aŭgusto 1989
Proteo, kiel malkovris Voyager 2, 25-a de aŭgusto 1989
natura satelito de Neptunoregula satelito
Oficiala nomo Neptuno XXIV[1]
Aliaj nomoj S/1989 N 1
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Proteo vd
Malkovro
Malkovrinto Stephen P. Synnott[1]
Dato de malkovro 16-a de junio 1989[1]
Unua superflugo Sondilo Voyager 2
(16-an de junio 1989)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 117 647 km[2]
Discentreco 0,0005[2]
Klinangulo 0,524°[2] sur la neptuna ekvaroro
Periodo 1,122 tago[2]
Fizikaj ecoj
Dimensioj
436 × 416 × 402 km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~ 5 × 1019 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
~ 0,06 m/s2
~ 160 m/s
Rotacia periodo kaptita rotacio
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 51 K
Albedo
Geometria albedo
0,096 hipoteze
0,096 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 19,7
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrata de Stephen P. Synnott kaj Bradford A. Smith sur kliŝaĵoj senditaj de la kosmosondilo Voyager 2[3] iom antaŭ la 25-a de aŭgusto 1989. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/1989 N 1.

Kvankam pli granda ol Nereido, ĝi estis malkovrita nur kvardek jaroj pli malfrue, ĉar, krom esti malhela, ĝi estas tiel proksima de Neptuno ke ĝi estas malfacile videbla en ties lumo.

Nomo redakti

Ĝi ricevis en 1991 la nomon de la helena mardio Proteo[4] (greke: Πρωτεύς, Proteus), fama pro sia kutimo ŝanĝi je formo.

Ecoj redakti

Ĝi aperas kiel pli-malpli globforma korpo, kies larĝaj pecoj estus elŝiritaj, tiu kiu faras el ĝi la plej ne-sfera luno el la sunsistemo. Kovrita de krateroj, ĝi montras nenian geologian aktivecon[5]. Oni opinias, ke ĝia grando estas maksimuma por ne-sfera korpo; se ĝi estus pli granda, ĝi sferiĝus pro sia propra gravito[6].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti