Protestanta Eklezio de Nederlando

protestanta eklezio en Nederlando

Protestanta Eklezio de Nederlando estas la nomo de la plej granda protestanta eklezio en Nederlando. Ĝi estiĝis la 1-an de majo 2004 el kunfandiĝo de la Nederlandse Hervormde Kerk (Nederlanda Reformacia Eklezio), la Gereformeerde Kerken in Nederland (Reformitoj) kaj la Evangelisch-Lutherse Kerk in het Koninkrijk der Nederlanden (Luteranoj). La nova granda eklezio havas ĉirkaŭ 2,3 milionojn da membroj.

Protestanta Eklezio de Nederlando
konfesio
Komenco 1-a de majo 2004 vd
Antaŭe Nederlanda Reformita Eklezio • Evangelia-Luterana Eklezio en Reĝlando Nederlando • Reformitaj Eklezioj en Nederlando vd
Lando(j) Nederlando vd
Membro de Komunumo de Protestantaj Eklezioj en Eŭropo vd
Filioj Q19974002 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La procedo de l' kunfaniĝo redakti

La nova eklezio estiĝis en procedo de pli ol 40 jaroj, kun multe da surlokaj eksperimentoj, multe da tutlanda diskutado, multe da penado kaj ŝvitado. La Nederlandse Hervormde Kerk havis pli malpli 1.900.000 membrojn; la Gereformeerde Kerken in Nederland ĉirkaŭ 650.000, kaj la Evangelisch-Lutherse Kerk in het Koninkrijk der Nederlanden iom pli ol 14.000 membroj.

Pli malpli 250.000 homoj ne sekvis la kunfandiĝon. Problemoj por ili estis ne nur praktikaj aferoj; ekzemple, ĉu surloke ĉiuj ekzistantaj preĝejoj restos uzataj - kaj, se ne: kiujn oni fermu?

Multe pli grava, ja principa problemo, estis por pluraj la fakto, ke la nova protestanta eklezio rekonas kiel Kredkonfesojn ĉiujn antaŭajn kredkonfesojn de l' originaj tri eklezioj. Tiel do akceptiĝis ankaŭ la Luteranaj kredkonfesoj! - Alia problemo, same principa, estis por kelkaj, ke en la nova eklezio eblas celebri diservojn ankaŭ pri samseksaj nuptoj, ĉar en la Luterana Eklezio, kiu en tio sekvis la Remonstrantojn, tio jam estis akceptita antaŭ la kunfandiĝo.

Por ekstreme Kalvinisme pensantaj homoj tio montriĝis tro: ĉirkaŭ 50 lokaj paroĥoj aŭ partoj el paroĥoj ne povis akcepti la kunfandiĝon.

Oni formis Hersteld (= riparitan) Hervormde Kerk, respektive Voortgezette (= daŭrigitan) Gereformeerde Kerken in Nederland.

Karaktero de la Protestanta Eklezio en Nederlando redakti

La Protestanta Eklezio en Nederlando estas protestanta eklezio, kiu kombinas kalvinisman kaj Luteranan tradicion. Ĝi havas sinodan strukturon. Interne estas granda variaĵo de opinioj religiaj: de liberal-protestantaj ĝis ortodoksaj.

Historia signifo redakti

Per ĉi kunfandiĝo finiĝis preskaŭ kvin jarcentojn aĝa dividiteco de kalvinanoj kaj luteranoj en Nederlando. La Gereformeerde Kerken in Nederland estiĝis en 1892 el du grupoj, kiuj antaŭe dissplitiĝis de la Hervormde Reformacia Eklezio.

Eksterna ligo redakti

is en