Protokolo (raporto)

Pri aliaj signifoj de "protokolo" vidu la apartigan artikolon.


Protokolo komunlingve estas oficiala raporto, ekzemple pri kunveno, diskuto, evento, eksperimento ktp. Oni distingas inter okazaĵa protokolo, kiu priskribas la tutan okazaĵon, kaj rezulto-protokolo, kiu priskribas nur la rezultojn, sed ne la manieron de ilia ekesto.

Skriba protokolo pri kunveno ofte estas jura kondiĉo por la valideco de decidoj faritaj de la kunveno. En kelkaj landoj la protokoloj de gravaj decid-instancaj kunvenoj (jaraj ĉef-kunvenoj de entreprenoj, asocioj, institucioj) devas esti deponataj ĉe ŝtata instanco.

En iom pli vasta senco protokolo signifas dokumenton, kiu ekestis kiel rezulto de interkonsiliĝa kunveno, sed, male al rezolucio, (ankoraŭ) ne estas efektivige decidita. Ekzemploj estas la rezultoj de interŝtataj konferencoj, pri kies akcepto poste decidas la parlamentoj aŭ la registaroj. Alia signifo estas, ke protokolo estas suplemento al jam farita traktato.

Vidu ankaŭ redakti